Mihály Rotarides (literaturisto) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1715 en Hungara reĝlando, Habsburga Imperio Otrokocs |
Morto | la 15-an de aprilo 1747 en Vitenbergo |
Mihály Rotarides [mihAj], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Rotarides Mihály estis hungara latinlingva literaturisto. Lia familia nomvarianto estis Rotharides.
Mihály Rotarides (literaturisto)[1] naskiĝis en 1715 en Otrokocs (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Otročok en Slovakio), li mortis la 15-an de aprilo 1747 en Vitenbergo (nuntempe en Germanio.
Biografio
Mihály Rotarides (literaturisto) lernis en luterana liceo en Sopron, poste li studis teologion en Universitato de Wittenberg inter 1738 – 1742. Tiutempe li kolektis multajn materialojn en germanaj bibliotekoj al leksikoneca verko de Dávid Czvittinger. Inter 1942-1944 li kolektis materialojn en Hungarlando. En 1744 li denove iris al Vitenbergo por komenci prilaboradon de sia verko, en kiu – male al Czvittinger – li volis prezenti la evoluon de la hungara literaturo ne laŭ alfabeta ordo, sed kronologie kaj grupigita laŭ temoj. Pro lia frua morto nur skizo de lia laboro pretiĝis.
Elektitaj manuskriptoj
- Historiae hungaricae literariae antiqui medii atque recentioris aevi lineamenta. Quorum prolegomena generalem in universam historiam Hungariae literarium introductionem continentia prodeunt studio ac sumtu H. M. hungari. (1745, lia ĉefverko)
- Micae micarum Burianarum (1742)
- Auctorum et Scriptorum Hungariae praecipuorum Catalogus alphabeticus
- Chronologia rerum Hungariae praecipuarum usque ad annum 3750 ante Christum natum
- Diarium germanico-hungaricum (1742, 1743)