MIKES Mihály grafo (pro. mikeŝ) estis hungara grandbienulo, magnato en Transilvanio naskiĝinta en ? mortinta en Csesztve la 6-an de januaro 1721.
Biografio
Grafo Mihály Mikes en 1691 estis ĉefkapitano de Háromszék, en 1700 ĉefprefekto de departemento Belső-Szolnok. Pro sia fideleco al imperiestro li ricevis de Leopoldo la 1-a (Sankta Romia Imperio) en 1693 rangon de barono, en 1696 tiun de grafo. En 1703 li estis kaptito de kurucoj kaj li ĵuris fidelecon al Francisko Rákóczi la 2-a. En 1707 la landkunveno de Marosvásárhely elektis lin senatano. En 1707 – 08 kaj 1710 li estis komandanto en rango de generalo de fuĝintaj kurucoj al Moldavio. En 1713 li estis ĉegubernia konsilanto de Transilvanio.
Fonto
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.