Mihály Kuczka | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de decembro 1880 en Székesfehérvár |
Morto | 3-an de majo 1938 (57-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Mihály Kuczka [mihAj kucka], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kuczka Mihály estis hungara pentristo.
Mihály Kuczka[1] naskiĝis la 3-an de decembro 1880 (laŭ alia informo la naskiĝtago estas la 5-a) en Székesfehérvár, li mortis la 3-an de majo 1938 en Budapeŝto.
Biografio
Mihály Kuczka en sia aĝo 14 komencis konatiĝi kun pentrado de freskoj en sia naskiĝurbo de loka majstro, poste li studis en koncerna lernejo en Romo. Intertempe lia unua memstara laboro dum somero estis freskoj en Bácsalmás (1910). Li frekventis ankaŭ liberan lernejon de Simon Hollósy en Munkeno, inter 1910-1914 Artistkolonio (Nagybánya). Tiam lia majstro estis István Réti. Li batalis dum la 1-a mondmilito, li estis militkaptito en 1916 kaj li liberiĝis nur post 4 jaroj. Li vivtenis sin el preĝejaj pentradoj. Lia edzino naskis 2 filinojn jam antaŭ la mondmilito.
Liaj preĝejaj murpentraĵoj (elekto)
- Preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco (Bácsalmás) (1910)
- Preĝejo de Naskiĝo de Maria (Előszállás) (1911)
- preĝejo en Kunbaja (1913)
- preĝejo en Mélykút (1914-ĉirkaŭ 1922)
- preĝejo en Gara (1925)
- preĝejo en Bácsalmás
- Preĝejo Sankta Anna (Jánoshalma) (1932-1933)
- preĝejo en Homokmégy (1936)
Liaj ekspozicioj
- Nagybánya (1912)
- Székesfehérvár