AJTAI Mihály [Abód Mihály] estis hungara instruisto kaj kortega pastro naskiĝinta en Szárazajta la 29-an de septembro 1704 kaj mortinta en Nagyenyed la 16-an de novembro 1776.

Kariero

Ajtai studis en Marosvásárhely, en 1719 en Nagyenyed kaj en Szászváros, kie li ellernis la germanan lingvon. En 1732 li vojaĝis eksterlanden kaj li studis inter 173435 en Frankfurto. En 1735 li revenis kaj iĝis kortega pastro de Katalin Bethlen. Ekde novembro de 1737 oni elektis lin profesoro de la reformita kolegio de Nagyenyed. Li instruis tie orientajn lingvojn, arkeologion kaj historion.

Fonto

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.