Miguel Fernández
Persona informo
Naskiĝo 18-an de majo 1950 (1950-05-18) (73-jaraĝa)
en Granado
Lingvoj Esperanto hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo esperantisto verkisto tradukisto poeto
Arta programo de Miguel Fernández dum la 92-a SAT-Kongreso 2019

Miguel FERNÁNDEZ MARTÍN [migel' fernandeh martin'] naskiĝis en Granado (Hispanio), la 18-an de majo 1950[1]. Tie li studis, krom la abiturienteco, solfeĝon kaj kant-arton. En 1968, li transloĝiĝis al Madrido kaj ekstudis en ĝia Politeknika Universitato. Esperantistiĝis en 1980[2]. Li estas membro de i.a. HEF, SAT kaj UEA kaj iniciatinto de la Lirikaj Festoj de HEF kaj de la kolektivaj spektakloj Vivu la teatro! kaj kunfondinto de la Ibera Skolo aŭ Ibera Grupo de Esperanto-verkistoj. Li gajnis plurajn premiojn en la Internaciaj Floraj Ludoj kaj en la Belartaj Konkursoj de UEA, de kiuj nuntempe li estas la Prezidanto. Miguel Fernández kunlaboras en diversaj revuoj, inter ili Beletra Almanako, Fonto, Literatura Foiro, La Gazeto, Sennaciulo, Sennacieca revuo, La Ondo de Esperanto, Heroldo de Esperanto,Caja de resistencia kaj Boletín revuo de Hispana Esperanto-Federacio (HEF).

Li estas la aŭtoro de la lirika-muzika spektaklo La profil’ de viaj spuroj kaj de la teksto de samnoma kantato, la unua pri neesperanta temo en la historio de Esperanto, kun muziko de Pedro Vilarroig, premierinta en 1993, en la Palaco de la Muziko de Valencio, kadre de la 78-a UK. Ekster Esperantujo, nuntempe Fernández ne malofte rolas kiel “la esperanta voĉo” de interalie grupo da madridaj soci-kritikaj poetoj, kadre de poeziaj revuoj, publikaj deklamadoj ktp, kie siajn poemojn li prezentas nepre dulingve (hispane-esperante), kaj tenoras ĉe la madrida plektr-orkestro Calle del Barquillo.

Listo de verkoj

Poemaroj

  • Semo de matenruĝoj, Poezio originala, eld. Mondial, 2023, ISBN 9781595694539[3]
  • Ampoemaro, aperinta kadre de la kvaropa poemlibro Ibere libere (Gonçalo Neves, Georgo Kamaĉo (Jorge Camacho), Liven Dek, Miguel Fernández) (eld. IEM, 1993).
  • El miaj sonoraj soloj (eld. IEM, 1996).
  • Rev-ene (eld. SAT Eldona Fako Kooperativa, 2018).
  • Nova mondo en niaj koroj (tradukita antologio en kies apendico li republikigis du poemojn jam aperintajn en El miaj sonoraj soloj (eld. Calumnia, 2016).
  • Semilla de Arrebol (hispanlingva antologio, en elesperantigo far Miguel Fernández mem, de poemoj el liaj ĝis nun publikigitaj Esperanto-poemaroj) (eld. Calumnia, 2020).

Noveloj kaj romanoj

  • Rakontoj en la kvaropa rakontaro Ekstremoj (Miguel Fernández, Jorge Camacho, Gonçalo Neves, Liven Dek) (eld. IEM 1997).
  • Novelkolekto La vorto kaj la vento (eld. Mondial, 2016).

Eseoj kaj prelegoj

  • Sur la spuroj de Federico García Lorca (monografio por fine neokazinta preuniversitata somerkurso de la Universitato de Santiago-de-Kompostelo, eld. Universidade de Santiago de Compostela, 1996).
  • Konfesinde: ni vivis kaj plu vivas (La Ibera Grupo: dudek jaroj da amikeco kaj kreado) (Beletra Almanako, Mondial, n-roj 14 kaj 15, 2012).

Teatraĵoj

Tradukoj

  • Sanga nupto kaj La domo de Bernarda Alba, teatraĵoj de Federico García Lorca (eld. La Misma, 1987).
  • Miguel Hernández, poeto de l’ popolo, komentita antologio de poemoj de Miguel Hernández (unua eldono de Grupo Esperanto de Valencia en 1988, dua eldono de HEF en 2017).
  • Ĝis tagmezo alvenos, novelo de Ignacio Aldecoa, ene de la novelduo, en la kastilia, esperanta kaj eŭska Recordando / Omaĝe / Gogoan al Aldecoa (eld. Alava Esperanto-Asocio, 1999).
  • Sanga nupto, de Federico García Lorca, dramo (eld. Andaluzia Esperanto-Unuiĝo/Hispana Esperanto-Federacio, 1998).
  • Poezio: armilo ŝargita per futuro, komentita antologio de hispanlingva poezio kontestema, engaĝiĝinta, socia kaj revolucia, konsistanta el 35 poetoj; Fernández tradukis 170 el la 182 poemoj, kaj verkis la longan enkondukon (eld. SATeH, 2013).
  • Memorindaj anarkiistoj kaj anarkiisma esperantismo, komentita liberecana antologio surbaze de tekstoj de Federica Montseny kaj Dolors Marin (eld. SATeH, 2014).
  • Bohemiaj lumoj, komentita teatraĵo de Ramón María del Valle Inclán (eld. Madrida E-Liceo, 2015).
  • Nova mondo en niaj koroj, elmontro el 23 nuntempaj hispanaj kritikaj poetoj (eld. Calumnia, 2016).
  • Tagoj kaj ruinoj, komentita taglibro hispanlingve verkita de la kataluna Esperanto-poeto Jaume Grau Casas dum lia ekzilo en francaj koncentrejoj post la hispana enlanda milito (eld. SATeH, 2017).
  • Vamos, vemos / Ni iras, vidas, dulingva (hispana-esperanta) poemaro de la nuntempa hispana poetino María Ángeles Maeso (eld. Lastura 2017).
  • La defio vivi kaj krei, komentita teatra monologo de Fernando J. López (eld. Liberanimo, 2017).
  • ¿Qué es el anarquismo / Kio estas anarkiismo?, enkonduko en la anarkiisman idearon far Alfredo González (eld. Ediciones Antorcha 2018).
  • Ha, Karmela!, komentita teatraĵo de José Sanchis Sinisterra (eld. Asociación Izquierda y Esperanto, SATeH, 2018).
  • Omaĝe al Lorca, antologio de poemoj de Federico García Lorca, kun eseoj kaj komentarioj. Eldonis Hispana Esperanto-Federacio, 2021, 300 p.[4]

Notoj

  1. (eo) José Antonio del Barrio, Miguel Fernández celebras sian 70an datrevenon per antologio en la hispana., La Ondo de Esperanto, la 18-an de majo 2020.
  2. (eo) (2003) "Miguel Fernández", en Kongres-libro de 72-a HEK. Zaragoza: Hispana Esperanto-Asocio, 11.
  3. (eo) Semo de matenruĝoj, Libroservo de UEA
  4. Hispana Esperanto-Federacio organizas omaĝon al Federico García Lorca. Arkivita el la originalo je 2021-10-13. Alirita 2021-10-13.

Eksteraj ligiloj

Ligo al recenzoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.