La esprimo havas almenaŭ tri signifojn, ankaŭ la PIV:

  1. Homa migrado estas ĉiu vola movo de homoj el unu loko al alia, foje post trapasi longajn distancojn aŭ en grandaj grupoj. Oni scias, ke homoj migris ekstensive tra la historio kaj eĉ dum la prahistorio. Ankoraŭ kelkaj popoloj estas esence aŭ tradicie migrantaj, kiel ciganoj, ekzemple.
  2. Popolmigrado estas la migrado de granda parto de popolo aŭ eĉ tuta popolo en alian regionon aŭ landon. La kaŭzoj de migradoj povas esti multspecaj, kutime estas malpliboniĝintaj vivkondiĉoj. Se la vidpunkto estas pri la devena loko, oni parolas pri elmigrado. Se la vidpunkto estas pri la alvena loko, oni parolas pri almigrado.
  3. Promenadopiedirado al fora loko estas la tria senco de la vorto migrado. Laŭ PIV tiu senco estas la unua de 3 sencoj. Ekzistas en Esperantujo aranĝo kun la nomo EMA, t.e. Esperantista Migrado Aŭtuna. Marŝo estas sporta homa irado kaj ankaŭ paradiro de soldatoj.

Lingvoj kaj migrado

Ĉar lingvo kaj identeco estas tiom forte ligitaj, lingvo proponas indikojn ke la akcepto de novalvenintoj ankaŭ ne estis evidenta en la pasinteco. En multaj landoj, homoj vidas migradon kiel riĉiĝon aŭ solvon por trakti la maljuniĝon de la loĝantaro aŭ ili ligas ĝin al la perdo de sia propra kulturo. Lingvoj montras ke migrado estas de ĉiuj tempoj kaj ke la konsekvencoj diferencas laŭ loko kaj tempo. Dum en prahistoria Eŭropo la lingva pejzaĝo estis tute refarita de hindeŭropaj lingvoj, en la hodiaŭ Turkio ekestis multkultura socio kun enorma kultura kaj ekonomia prospero rezulte de migrado[1].

La Tutmonda Ĉarto de Migrantoj mencias i.a. ke migrantoj devas havi la rajton paroli kaj kundividi sian gepatran lingvon, samkiel disvolvi kaj konigi iliajn kulturojn[2].

La Forumo de NROj en UNESKO “Alia Perspektivo pri Migrado” organizita en Tunizo la 26-an kaj 27-an de septembro 2018 al kiu partorpenis 140 NROj partroprenis, el kvardeko da landoj aparte celis forigi miskomprenojn pri migrado kaj evoluigi strategiojn por fronti tiujn miskomprenojn. Inter la strategioj estas: liveri pli bonajn perspektivojn ĉehejme (kiam migrantoj forlasas siajn proprajn landojn, la rezulto estas neta perdo al tiuj landoj), kaj eduki la publikon pri la efektiva situacio de migrantoj (kontraste al la multaj misperceptoj, troigoj kaj ksenofobiaĵoj). Ĉiuj tiuj klopodoj postulas lingvan komprenon. La lingvo restas granda barilo kiam oni celas prizorgi migrantojn, dungi ilin, starigi dialogon kun lokuloj, kaj integrigi ilin en la laborforton kaj la lernejojn[3].

Pluraj membroj de la Konsilio de Eŭropo (KdE) starigis formalajn postulojn pri lingva kaj socia kono kiel parton de siaj enmigra kaj integriga politikoj kiam enmigrintoj petas la civitanecon. En duono de la membroŝtatoj la enmigrintoj bezonas trafi tiujn postulojn por rezidi – krome, en triono por eniri. Malmultaj landoj aparte atentas la vundeblajn grupojn en sia integriga politiko. Por ne adoltoj kaj la specifaj bezonoj de mislokitoj kaj malkleruloj, tre malmulte da lingvolernado ekster la deviga lerneja sistemo estas konsiderata. En la plejmulto de la kazoj, tamen, enmigrintoj ricevas ne pli ol 250 horojn da lingvoinstruado senpage, sed la provizita horonombro ofte ne sufiĉas. Cele al integrigo multaj landoj proponas ankaŭ kursojn pri socia kono, sed plej ofte nur en oficiala lingvo de la gastiganta lando[4].

Asimilado kaj migrado

En kunteksto de enmigrado distingeblas du formoj de asimilado: "kompleta asimilado" de "parta asimilado'.

La unua rilatas kiel tia al forta procezo de asimilado dum kiu ĉiuj eksteraj diferencoj (kun la escepto de haŭtkoloro, akĉento, ktp.) malaperas.

La kompleta asimilita enmigrinto tiukaze i.a.uzas la lingvon de la migradolando kiel hejma lingvo, kaj ne plu la lingvon de la lando de kie li originas (aŭ tiun de siaj gepatroj aŭ geavoj). La vestaĵoj kaj (plejmulto) de la lokaj kutimoj estas same asimilitaj.

Ĉe parta asimilado la enmigrinto konservas multe el la kulturo de la lando de origino, sed scias la lingvon de la enmigrada lando kaj respektas la tie validajn leĝojn kaj la ĉefajn faktajn regulojn kiujn la plenaĝa loĝantaro de tiu lando konas kaj respektas.

Bibliografio

(eo) Gvidlibreto por kompreni la internaciajn migradojn, traduko kaj desegnaĵoj de Jeanne Marie Cash, Monda Asembleo Socia (MAS), 2011, 15 p., ISBN 978-2-918300-47-2

(eo) Enmigrado — kunfluo de homaj valoroj, bitlibro senpage elŝutebla, 2023

Referencoj

  1. Taal op drift/Language adrift, Magazine De zin van taal/Language for society magazine, Stichting Taalmuseum Leiden, 2018.
  2. (franca) Teksto en la ĉarto de migrantoj (PDF)
  3. UEA reprezentiĝis en forumo de UNESKO pri migrado Arkivigite je 2018-11-24 per la retarkivo Wayback Machine Esperanto kaj UN, Informilo de Novembro 2018.
  4. (eo) La panoramo 2018 de Konsilio de Europo kaj ALTE pri lingva kaj socikona politikoj por migrantoj, 2018, Konsilio de Eŭropo.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Moduloj pri mondaj problemoj el malsamaj vidpunktoj : Migrado Arkivigite je 2018-04-10 per la retarkivo Wayback Machine

Tutmonda ĉarto de migrantoj : (fr) Charte mondiale des migrants Arkivigite je 2019-01-02 per la retarkivo Wayback Machine, (en) World charter of migrants Arkivigite je 2018-10-01 per la retarkivo Wayback Machine, (it) Carta Mondiale dei Migranti Arkivigite je 2018-10-01 per la retarkivo Wayback Machine

(angla) Pozitiva rakonto pri siriaj rifuĝintaj infanoj en Kanado - filmeto

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.