Migra kampokultivado (angle Shifting Cultivation, germane Wanderfeldbau) estas tiuj diversaj uzoj de la agro, ĉe kiu oni uzas la kampojn en certaj periodoj intense kaj poste postlasas ilin. Ĝi estas tre parenca al kaj entenas la metodon de brulmastrumado. Ĉe brulmastrumado, oni forbruligas ĉiujn plantojn de donita areo kaj oni kultivas la plantojn en cindroriĉa kaj tiel fruktodona grundo.
La migra kampokultivado estas unu el la plej malnovaj agrikulturaj metodoj kaj laŭ kalkuloj de FAO (Food and Agriculture Organization) vivtenas kaj kultivas tiumetode hodiaŭ ĉirkaŭ 250 milionoj da homoj, ĉefe en la tropikoj.
Vidu ankaŭ
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.