Mjeŝko la 1-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
Duko de Pollando | |||||
Mjeŝko pentrita de Jan Matejko, 19-a jarcento | |||||
Regado | ĉirkaŭ 960–992 | ||||
Antaŭulo | Siemomysław | ||||
Sekvanto | Boleslao la 1-a, lia filo | ||||
Ceteraj titoloj | pola princo | ||||
Persona informo | |||||
Mieszko I | |||||
Naskiĝo | 922-945 | ||||
Morto | 25-an de majo 992 | ||||
Tombo | Katedralo de Poznano vd | ||||
Religio | slava religio • katolikismo vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Piastoj vd | ||||
Patro | Siemomysl vd | ||||
Patrino | Gorka vd | ||||
Gefratoj | Cidebur • Adelajda Biała Knegini vd | ||||
Edz(in)o | Oda von Haldensleben • Dobrava vd | ||||
Infanoj | Boleslao la 1-a de Pollando • Sigrid la Fiera • Mjeŝko Mjeŝkovic • Świętopełk • Lambert • Gunhilda • Vladivoj vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • suvereno vd | ||||
| |||||
Margrafo de la Norda Markio | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Mjeŝko la 1-a, pole Mieszko (naskiĝis 922-945, mortis la 25-an de majo 992) estis duko de Pollando el la dinastio Piastoj reganta de ĉirkaŭ 960. Li estis filo de Siemomysł, nepo de Lestek, patro de Boleslao la 1-a kaj la filino Sigrid. Krome li estis frato de Czcibor (latine Cidebur), kaj laŭ patrina parenceco avo de Knuto la Granda. La nepoj de Mjeŝko la 1-a lernis jam la grekan lingvon kaj la latinan en Krakovo.
Vivo
Mjeŝko la 1-a estas unua historia reganto de polanoj (konjektata antikva tribo, antaŭuloj de la nunaj poloj), konsiderata fakta kreinto de la pola ŝtateco. Li daŭrigis politikon de sia patro kaj avo, kiuj kiel regantoj de pagana princlando troviĝanta sur la terenoj de la nuntempa Grandpolujo, pere de aliancoj kaj militforto subordigis al si Kujavion kaj verŝajne Orientan Pomerion kaj Mazovion. Dum pli granda periodo de sia regado li batalis pri Okcidenta Pomerio, okupante ĝin ĝis la rivero Odro. Dum siaj lastaj vivojaroj lia armeo ekmilitis kun Ĉeĥio konkerante Silezion kaj verŝajne Malgrandpolujon.
Danke al kristanigo en 966 kaj edziĝo (en 965) kun Dobrava Mjeŝko enigis sian ŝtaton en la kulturon de okcidenta kristanismo. Krom konkerado grandan signifon por estonteco de la princlando estis internaj reformoj por plua konstruo kaj plibonigo de la ŝtato.
Konservitaj fontoj permesas aserti, ke Mjeŝko estis lerta politikisto, talenta militisto kaj karisma reganto. Li lertis en diplomatio ligante aliancojn unue kun Ĉeĥio, poste kun Reĝlando Svedio kaj la Sankta Romia Imperio de Germana Nacio. En eksterlanda politiko gvidis sin antaŭ ĉio laŭ naciaj aferoj paktante eĉ kun siaj pli fruaj malamikoj. Al siaj filoj postlasis la ŝtaton kun pli alta pozicio en Eŭropo kaj almenaŭ duobligita teritorio.
Bibliografio
Fontaj tekstoj
- Gallus Anonymus, Pola kroniko, tradukis al la pola Roman Grodecki, enkonduko kaj prilaboro Marian Plezia, Eldonejo Ossolineum, Vroclavo 2003, ISBN 83-04-04610-5
- Thietmar de Merseburg, Kroniko, en pola traduko eldonita en Vroclavo 2004.
Literaturo
Vidu ankaŭ
- Katedralo de Poznano
- Boleslao la 1-a (Pollando), lia filo
- Boleslao la 1-a (Bohemio), lia bopatro
- Sven Forkbarba, lia bofilo