Midland | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
urbo de Usono • kantona sidejo • urbego | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 79701-12 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 132 524 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 686 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 32° 0′ N, 102° 6′ U (mapo)32.005-102.09917Koordinatoj: 32° 0′ N, 102° 6′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 848 m [+] | ||||
Areo | 193,082267 km² (1 930 8.2 267 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC-06:00 [+] | ||||
![]() | |||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
Midland estas grandurbo en Usono, en subŝtato Teksaso, grandparte en la same nomata kantono Midland. La loknomo signifas: meza lando.

Bazaj informoj
- Areo: 185 km²
- Loĝantaro: 111.147 (en 2010)
- Supermara alteco: 848 m
- Horzono: UTC-6h (en somero UTC-5h)
- Poŝtkodoj: 79701-79712
- Telefonkodoj: 432


Geografio
Midland situas en la suda landparto de Usono, en la okcidenta parto de Teksaso.
Historio
Dum kunstruado de fervojo en 1881 oni konstruis stacidometon, kiu estis nomita pro ĝia centra loko inter Fort Worth kaj El Paso. En 1884 poŝto ekfunkciis kaj la loknomo oficialiĝis. En la sekva jaro Midland ricevis la taskon esti administrejo de distrikto. La stacidomo estis grava transporto-punkto por brutoj. En 1923 oni trovis nafton en la ĉirkaŭaĵo kaj la urbeto tuj iĝis administra centro de naftoesploro en la ĉirkaŭaĵo.
Trafiko
Midland havas internacian flughavenon. Ĉefvojoj kaj trajnoj kuras al El Paso kaj Dallas.
Klimato
Midland situas en senpluva stepa klimato. La temperaturo averaĝe varias inter 10-25 °C. La varmo kulminas en junio kun iama mezurita rekordo 47 °C, la malvarmo kulminas en januaro kun iama mezurita rekordo -24 °C. Jare pluvas po 371 mm, en ĉiuj monatoj pluvas. Plej ofte pluvas en septembro, plej malofte januare.
Vidindaĵoj

Famuloj
- familio de eksprezidento George W. Bush
Ĝemelurboj
Fontoj
- Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
- Anglalingva Vikipedio
