Micula | |||
---|---|---|---|
Komunuma sidejo | |||
komunumo en Rumanio | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | Satu Mare | ||
Alinome | Mikola (hungare) | ||
Iama hungara departemento | Szatmár | ||
Situo | 47° 54′ N, 22° 57′ O (mapo)47.90027777777822.950555555556Koordinatoj: 47° 54′ N, 22° 57′ O (mapo) | ||
| |||
Alto super maro | 124 m | ||
Poŝtkodo | 447195 | ||
Loĝantaro | |||
– komunumo | 3.659 (en 2002) | ||
– vilaĝo | 3,049 (en 2011; 3.106 en 2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 138173 | ||
Micula [mikula] (hungare Mikola) estas komunumo en Rumanio nord-nordoriente de Satu Mare. Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Bercu Nou kaj Micula Nouă.[1][2]
La komunumo limas nord-okcidente al Ukrainio. Ĝi havas fervojan stacion ĉe la linio inter Satu Mare kaj Halmeu.
Loĝantaro
En 1910 ĝi havis 1896 loĝantojn (hungaroj), en 1992 2883 (49,5 % da hungaroj).
En la censo de 2002 la 3.783 loĝantoj de la komunumo deklaris jenajn etnecojn[3] kaj preferatajn lingvojn[4]:
Etneco | nombro | elcentoj |
---|---|---|
hungaroj | 1456 | 38,5 % |
rumanoj | 1454 | 38,4 % |
ukrainoj | 621 | 16,4 % |
romaoj | 245 | 6,5 % |
turkoj | 3 | 0,1 % |
germanoj | 2 | 0,1 % |
Lingvo | nombro | elcentoj |
---|---|---|
hungara | 1500 | 39,7 % |
rumana | 1495 | 39,5 % |
ukraina | 579 | 15,3 % |
cigana | 204 | 5,4 % |
turka | 3 | 0,1 % |
germana | 1 | < 0,1 % |
Historio
Ĝia unua skriba mencio estas en 1339. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario (Szatmár).
Famuloj
- Aurel Codrea (n. 15-a de julio 1937): grafikisto.
- László Császy: pedagogo, ĵurnalisto.
- István Csüry (2-a de julio 1921 – Debrecen, 3-a de decembro 1980): bibliotekisto
- Sándor Dénes (5-a de septembro 1880 – 1944 deportita): ĵurnalisto, redaktoro.
- Sándor Gellért (Debrecen, 11-a de decembro 1916 – Satu Mare, 4-a de novembro 1987): poeto, tradukisto, instruisto en tiu vilaĝo pri la hungara lingvo kaj literaturo.
- Magda Olajos Váczy (Mikola, 1909 – Miercurea Ciuc, 1999) ĵurnalisto, verkisto.
Referencoj
- ↑ Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapeŝto.
- ↑ Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio).
- ↑ Recensământul populației și al locuințelor – martie 2002 (rumane) (XLS) (2002). Arkivita el la originalo je 2013-10-14. Alirita 2014-10-25.
- ↑ Recensământul populației și al locuințelor – martie 2002 (rumane) (XLS) (2002). Arkivita el la originalo je 2013-10-14. Alirita 2014-10-25.
Eksteraj ligiloj
- Komunuma retejo Arkivigite je 2015-02-06 per la retarkivo Wayback Machine
- Interaga mapo de la distrikto Satu Mare
- Situo en la distrikto
|