Adam Mickiewicz | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Adam Mickiewicz | |||||
Naskonomo | Adam Bernard Mickiewicz | ||||
Naskiĝo | 24-an de decembro 1798 en Zavosse, Litovia gubernio, Rusia Imperio | ||||
Morto | 26-an de novembro 1855 (56-jaraĝa) en Istanbulo, Otomana Imperio | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | ĥolero vd | ||||
Tombo | National Bards crypt of the Wawel vd | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Etno | belorusoj vd | ||||
Lingvoj | pola vd | ||||
Loĝloko | Navahrudak • Vilno • Kaŭno • Sankt-Peterburgo • Odeso • Moskvo • Krimeo • Dresdeno • Parizo • Laŭzano • Konstantinopolo vd | ||||
Ŝtataneco | Rusia Imperio • Pollando • Litovio vd | ||||
Alma mater | Universitato Vilno vd | ||||
Subskribo | |||||
Memorigilo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | familio Mickiewicz blazono Poraj vd | ||||
Patro | Mikołaj Mickiewicz vd | ||||
Patrino | Barbara Mickiewicz, née Majewska vd | ||||
Gefratoj | Aleksander Mickiewicz • Franciszek Mickiewicz vd | ||||
Edz(in)o | Celina Szymanowska vd | ||||
Amkunulo | Maryla Wereszczakówna • Ksawera Deybel vd | ||||
Infanoj | Władysław Mickiewicz • Maria Gorecka vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto • profesoro • publikigisto • dramaturgo • eseisto • tradukisto • verkisto • publika konato • universitata instruisto • libretisto • bibliotekisto vd | ||||
Laborkampo | beletro vd | ||||
Aktiva en | Parizo vd | ||||
Aktiva dum | 1818–1855 vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Sinjoro Tadeo ❦ Dziady ❦ Q9391196 ❦ Odo al juneco ❦ Q11816939 ❦ Baladoj kaj romancoj ❦ Q9322473 ❦ Q11736605 ❦ Sonnets from the Crimea ❦ Libroj de pola nacio kaj pola pilgrimado ❦ Konrad Wallenrod vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Adam Bernard MICKIEWICZ [mickjeviĉ] (naskiĝis la 24-an de decembro 1798 en Zaosie (aŭ Nowogródek), nuna Belorusio, mortis la 26-an de novembro 1855 en Konstantinopolo, nuntempe: Istanbulo, Turkio) estis pola poeto. Li estis la plej grava reprezentanto de la pola romantismo. Unu el kvar grandaj profetoj de Pollando inter Cyprian Norwid, Zygmunt Krasiński kaj Juliusz Słowacki. Li estis ankaŭ filozofo - li kreis sian sistemon mesianisman laŭ kiu estas verkita lia poezio (precipe jam en "Sonetoj Krimeaj" kaj "Dziady" Mickiewicz formas sian ontologion).
Naskiĝo kaj forigo de Pollando
Li naskiĝis la 24-an de decembro 1798 en Zaosie ĉirkaŭ Nowogródek (Esperante Novogrodek) kaj estis baptita la 12-an de februaro 1799 en preĝejo de la Transfiguriĝo. Li estis filo de Barbara kaj Mikołaj Mickiewicz. Liaj fratoj estis Aleksander kaj Franciszek Mickiewicz. Dum jaroj 1807-1815 li vizitadis dominikanan lernejon en Nowogródek. En 1812 lia patro malsaniĝis kaj mortis. Post la edukado en loka lernejo li studis ĉe Universitato de Stefan Batory en Vilno. Li studis humanismajn sciencojn kaj kaŝe li estis unu el kunfondantoj de Filomata Asocio - la asocio kaŝe batalanta pri sendependeco de Pollando kunedukante pole. Poste Filomatoj estiĝis asocio de konspiro polnacia. Tiam li verkis siajn unuajn versojn. Li estis kontraŭklasikista kaj laŭdadis la romantikan propran kulturon de popolo. Li estiĝis amanto de slava kulturo kaj poste eĉ sciulo de la slava kulturo.
Dekomence en lia poezio ekzistas la supernatureco kaj superracieco inter spiritoj, demonoj kaj fantomoj - la romantika, vana amo inter tiuj supernaturaĵoj de slava popolo ekzistas en ĉiuj liaj Baladoj kaj Romancoj. La eldono de "Baladoj kaj Romancoj" komencis en Pollando la romantikisman epokon en literaturo. Mickiewicz verŝajne inspiriĝis de Zoriano Dołęga-Chodakowski kiu komencis bataladon kun polaj klasikistoj (ekz. Jan kaj Jędrzej Śniadecki, Franciszek Morawski). Pleje li batalis pri tezo, ke slavoj estas la popolo nature neracia ĉar inter ili ĉiam vivas antaŭkristanaj dioj, fantomoj, spiritoj vagantaj, vampiroj, vivas kanzonoj kaj fabeloj. Poste li opinios, ke slava kaj kredeble pola popolo, nacio estas inklinita per vero mesianisma. La plej fama verso de Mickiewicz estis tamen Odo al la Juneco (Oda do młodości), kie li rigardeble diskutas kun klasikistoj.
Poste Mickiewicz laboris en Kovno kiel instruisto kaj li verkis laboron magistran pri filozofio. Rusaj policistoj sciiĝis pri Filomatoj kaj ĉiujn ĝiajn adeptojn ili enprizonigis. Mickiewicz estis foriginta el Litovio aŭ precize Litvo (Grandprinclando Litovio, kiu estis parto de la Pola-Litova Unio), kaj li veturis al Rusujo. Li tie amikiĝis kun Puŝkino, kiu tiam apartenis al dekabristoj - la kaŝa opozicio kontraŭ la caro. Tie li verkisKrimeaj sonetoj (Sonety krymskie). Li estiĝis ankaŭ unua eŭropano kiu tradukadis araban poezion. Poste li renkontiĝis ankaŭ kun George Byron.
La dramo Dziady (la festo de Antaŭtago de Prapatroj)
Reveninte al Pollando li komencis verki Dziady. Tiu titolo signifas la polan, litovan, belorusan kaj ukrainan feston por saluti spiritojn (la festo de Antaŭtago de Prapatroj). La popolo dum tiu festo sub la regado de Guślarz, alie Wołchw gastigadis spiritojn per manĝo kaj ĉiu homa helpo. La festo estis riproĉata de katolikaj pastroj tial ĝi ne trapasis ĝis la moderna tempo. Post la falo de la novembra ribelo en Pollando Mickiewicz en granda ĉagreno verkis 3-an parton de "Dziady". Ĝi estas la plej granda pola dramo.
La dramo estas dividita en kvar partojn. Ĝi estas legata de dua parto, tra kvara, unua ĝis tria. La tempo en tiuj partoj estas ŝancela. La akcio agas certe laŭvice (1a, 2a, 3a, 4a) tamen la ĉefaj personoj ŝanĝiĝas ankaŭ laŭ sekveco de la verko (2a, 4a, 1a, 3a). La poeto inter popolo en la unua parto transformiĝas en la kvara parto en vaganton - ermito kiu ŝanĝiĝas denove en poeton - Gustavo. Gustavo tamen tre neracie, mistike kaj eĉ tute nature ŝanĝiĝas en Konradon en 3-a parto. Tial multaj sciuloj opinias, ke ĝi estas verko malfermita (la ideo de Umberto Eco). La kvara parto estas la fervora, platona dialogo de romantika poeto (Gustavo) kaj pastro. Tie estas riproĉata la klasikisma epoko kaj agoj de la katolika eklezio, kiu mortigis la slavan kulturon. La plej grava parto - la 3-a - konsistas ĉefe el vizioj kaj improvizoj, tial ĝi estas plej poemeca kaj kreema. La Granda Improvizacio de Konrad estas la malhonesta, malmodesta sed plej kreema en la poezio parolado kun Dio de Mickiewicz. Konrad parolas pri si kiel pri plejgrandulo, krias al Dio malbenante Lin kaj volante havi la potencon super la animoj (Daj mi rząd dusz!- Donu al mi animordon!). Li volas sendependecon de Pollando. Dio ne respondas sed dum la tuta "dialogo" silentas. Enfine Konrado estas obsedita de diabloj. Poste pastro Petro ekzorcos lin kaj preĝante pri la pola nacio li ricevos epifanion, la vizion de sendependiĝo de Pollando. En tiu vizio Pollando estas Kristo de nacioj. La Savulo havos la nomon 44. Laŭ gematrio 44 povus esti tradukita per ד (dalet - D) - 4 kaj מ (mem - M) - 40. La nomo estas Adam, kio signifas hebree homo. Poste Cyprian Norwid verkos mistikan poemon titolitan Promethidion - la filoj de Prometeo. En tiu poemo la poeto demandas "homon eternan" kiu estas nomata tie ankaŭ Adam Prometej (Adamo Prometeo), pri beleco kaj laboro. 44 estas do la nombro de homo-savanto, la antropologia vizio de Poleco kaj supernacieco - ĉe Mickiewicz ĝi estas vizio de mistika savo per Kristo-nacio, ekzemple ĉe Norwid ĝi estas la vizio de savo per plej genia arto (beleco kiel la celo de animo) kaj laboro (mema savo - (...)labor' por laboro, ke rezurekciĝi).
Estante en Parizo Mickiewicz renkontiĝis kun Ŝopeno. Li persvadadis lin verki polan operon nacian. La libreto estus tiam "Dziady". Ŝopeno opinis erare, ke li estas nur malgranda komponisto por fortepiano kaj lia verko estos forgesita baldaŭ post lia morto tial li emigis, ke Mickiewicz trovu alian komponiston. Mickiewicz tamen sciis, ke Ŝopeno estus plej bona por verki muzikan "Dziady".
Mi kaj patruj'- la unuo
Mi nomiĝas Milijon'- ĉar por milijonoj
Amas mi, suferas torturojn.
Rigardas sur povran patrujon,
Kiel fil' sur patron en tortura rado;
Sentas doloroj de nacio tuta
Kiele patrin' sentas dolor' de ido
Mi suferas, frenezas- Vi saĝa kaj gajeta
Ĉiam regas,
Ĉiam juĝas
Kaj kredeble ne eraras!(..)
Respondu- aŭ mi pafos kontraŭ Via naturo;
Se ĝin sur ruinoj ne detruos,
Skuos mi per tuta tereno de Viaj landoj;
Mi eksplodos sonon al ĉiuj de kreaĵo sferoj:
Tiun sonon, kiun de generacio generacien iros:
Mi krios, ke Vi ne estas la patro de mondo, sed la...
VOĈO DE DIABLO
Caro!
Improvizacio de Konrad, fragmento
Sinjoro Tadeo
Ankoraŭ en Parizo Mickiewicz komencis verki malgrandan poemon pri la vilaĝa vivo en Pollando. Tiu poemo tamen estiĝis granda eposo konsistanta el 12 libroj. Sinjoro Tadeo verkita en pola heksametro (13 silaboj) estas priskribado de la vivo de poloj kaj litovoj dum la okupacio de Rusujo. La plej fama de la tuta verko estas invokacio de eposo komenciĝanta Esperante: Litvo! patrujo mia, simila al sano(...). La apostrofo Litvo cele estis esperantigita per neologismo pro la pol-litveco de Mickiewicz, kiu kredis je lando de du nacioj - la historia Rzeczpospolita de ambaŭaj nacioj. En la verko ekzistas ankaŭ la kvazaŭmistika ŝanĝado kiel en "Dziady".
Litvo! patrujo mia, simila al sano.
Vian grandan valoron ekkonas landano,.
Vin perdinte(...).
Invokacio, fragm.
Mickiewicz apartenis ankaŭ de 1841 al la sekto de la filozofo mesianisma Andrzej Towiański. Li asertis, ke Towiański estas la Savulo - 44. Poste tamen li malakordis kun tiu tezo kaj foriris de Towiański. Li fondis la polan legionon kaj mortis en Konstantinopolo en 1855. Li estis entombigita en Vavelo, la reĝa palaco de Pollando en Krakovo. Tiu entombigo estis manifestacio politika.
Listo de verkoj
- Ballady i romanse (1820)
- Poezje (1822)
- Grażyna (1823)
- Sonety krymskie (1825)
- Konrad Wallenrod (1828)
- Dziady (1823-1832)
- Pan Tadeusz (1834)
- Odo al juneco (pole: Oda do młodości)
Poemoj
Eseo
- Libroj de pola nacio kaj pola pilgrimado (Księgi narodu polskiego i pielgrzymstwa polskiego)
Sinjoro Tadeo en Esperanto
Roman Dobrzyński, en sia artikolo Sinjoro Tadeo parolas Esperante,[1] parolas pri Sinjoro Tadeo kiel la ĉefverko de Adam Mickiewicz (Adam Mickjeviĉ) pri la junulo Tadeusz Soplica (Tadeuŝ Soplica) kiu flirtas, fuĝas eksterlanden kaj revenas kun la napoleona armeo. Mickiewicz planis verki nur "idilian rememoraĵon", sed poste li "modifis la enhavon" por malfermi "la perspektivon de la nacia sendependiĝo", tio estas la verko iĝis nacia epopeo. Tiukadre la eseisto resumas la biografion de Mickiewicz kadre de la historia kaj politika fono de sia vivo. La verko konsistas el 8 600 versoj, verkitaj inter 1832 kaj 1834. Ĝi estis tradukita de Antoni Grabowski en kontakto kun Zamenhof, same kiel ekzistas 78 tradukoj en 30 lingvoj, kaj adaptita al kino fare de la pola reĝisoro Andrzej Wajda uzanta "850 versojn, do apenaŭ dekonon de la tuto". La filmo estis subtekstigita en Esperanto uzante la tradukon de Grabowski.[2]
En Esperanto aperis
- Sinjorino Twardowska / Trad. A. Grabowski. - Szekszárd: Lengyel, [1904]. - 11 p.
- Improvizacio de Konrad: el dramo "Dziady" ("Festo de mortintoj") / El pola lingvo trad. Roman Iwo Dobrzański. Eld. de Jan Günther. - Varsovio: Günther, 1910. - 29 p.
- Sinjoro Tadeo (aŭ lasta armita posedopreno en Litvo) / Esperanta trad. de Antoni Grabowski. - Varsovio: Gebethner kaj Wolff ; Esperantista Rondeto, 1918. - VII, 303 p.
- Improvizacio de Konrad: el dramo "Dziady" ("Festo de mortintoj") / El pola lingvo trad. Roman Iwo Dobrzański. - 2. eld. - Jasło: Esperantista Voĉo, 1924. - 29 p.
- Sinjoro Tadeo / Esperanta trad. de Antoni Grabowski. [Ilustr.: Barelifo de David d'Angers, "Jankjel" de C. K. Norwid kaj la ceteraj de E. M. Andriolli. Antaŭparolo de Wanda Markowska]. - [2. eld.] - Varsovio: Eld. "Polonia", 1955. - 333 p. : ilustr.
- Sinjoro Tadeo / Esperanta trad. de Antoni Grabowski. [Ilustr.: Barelifo de David d'Angers, "Jankjel" de C. K. Norwid kaj la ceteraj de E. M. Andriolli. Antaŭparoloj de Humphrey Tonkin kaj Wanda Markowska]. - [3. eld.] - Varsovio: Pola Esperanto-Asocio, 1986. - XI, 333 p. : ilustr.
- Mara silento; Ŝipveturo; Ventego; Odo al la juneco / Adam Mickiewicz. - En: Tutmonda sonoro. - p.485-489, vol. 2
- Min kondamnu juĝantaro: kanto de malliberulo en la dramo "Dziady"[3]
Literaturo
- Mieczysław Jastrun: Adam Mickiewicz. Varsovio: Eldonejo Polonia, 1955. 77 paĝoj.
Referencoj
- ↑ Roman Dobrzyński, Sinjoro Tadeo parolas Esperante en La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). pp. 736-747.
- ↑ Citaĵoj el op. cit. pp. 736-744.
- ↑ Min kondamnu juĝantaro en Vikifontaro