Giovanni Michele Savonarola (1385-1468) | ||
---|---|---|
itala kuracisto kaj humanisto | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1385 en Padovo, Italio | |
Morto | 1468 en Ferrara, Italio | |
Lingvoj | latina • itala vd | |
Alma mater | Universitato de Padovo, Universitato de Ferrara | |
Familio | ||
Parencoj | Girolamo Savonarola vd | |
Profesio | ||
Okupo | kuracisto • sciencisto • historiisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Mikaelo SAVONAROLA (1385-1468) estis itala kuracisto, humanisto, kemiisto, privata kuracisto de Nikolao la 3-a (Este) (1383-1441), Leonello d'Este (1407-1450) kaj Borso d'Este (1413-1471), kies famo disvastiĝis kiel profesoro en la Universitato de Padovo kie li ankaŭ studis. Li estis la unua kiu skribis ke bandaĝoj devas esti metitaj laŭ malstreĉa kaj streĉa kunpremoj dum traktado de kronika vejna nesufiĉo ĉe la kruroj.[1] Li estis avo de la granda dominikana monaĥo Ĝirolamo Savonarola.
Vivo
Kiel tre fekunda aŭtoro, tiel li inkluzivis la tutan konon de sia epoko rilate al medicino "de la kapo ĝis la piedoj" (kiel li iam diris) kaj lia verkaro estis riĉa je interesaj observoj rezulte de la praktika sperto.
Kvankam lia latina produktaĵo estis tre ampleksa, Savonarola verkis traktaĵon pri ginekologio ("Ad mulieres Ferrariensis de regimine pregnantium et novitier natorum usque ad septennium") per rimarkinde simpla lingvaĵo. Li estis unu el la malmultaj kiu rekte raportas pri laboro de bebonaskoj kaj vasta priparolado de la temo. Li konis la difinojn pri doloro starigitaj de Galeno kaj Aviceno, tamen li prefere uzis kunaĵon de la sep doloroj, nome, "extendente, comprimente, frangente, stupido, pulsante, fatigante kaj mordicante"[2].[3]
Kun la alveno de la presado lia verkaro kreskis kaj disvastiĝis kaj forte influis ĝis la duono de la 16-a jarcento tiel ke la latinaj frazoj en kiuj Kalimako prezentiĝas kiel kuracisto en la Mandragoro far Niccolò Machiavelli ŝvarmas ekde la "Practica Maior" kaj "De Urinis".
Verkaro
- De regimine pregnantibus et noviter natorum usque ad septennium, (Traktaĵo ginekologo-pediatria) (1450),
- Pratica Maior (Pratica de egritudinibus a capite usque ad pedes), 1479, 1547
- Opus medicinae seu Practica de aegritudinibus de capite usque ad pedes, unue publikigita en 1479
- De balneis et thermis naturalibus Italiæ, publikigitia unue en Ferrara, 1485
- De pulsibus, urinis et egestionibus, Michele Savonarola, Christophorus de Pensis, 1497
- Practicae medicinae (1497)
- "De febribus" 1498
- Canonica Michaelis Savonarole de febribus, de pulsibus, de urinis, de egestionibus, de omnibus Italie balneis. 1498
- De Gotta la preservatione e cura..., 1505
- Libreto ... de tutte le cose che se manzano comunamente quale sono contrare ..., 1515
- Libreto de lo excellentissimo physico maistro Michele Sauonarola: de tutte ..., 1515
- Practica Ioannis Michaelis Sauonarole. Practica ad omnes egritudines ..., 1518
- Practica maior Ioannis Michaelis Savonarolae, 1547
- Practica canonica de febribus Io. Michaelis Savonarolae, eiusdem de pulsibus ..., 1552
- Practica canonica de febribus Ioannis Michaelis Sauonarolae, eiusdem de ..., 1552, 1563
- Trattato vtilissimo di molte regole, per conseruare la sanità, dichiarando ..., 1554
- Practica canonica Ioannis Michaelis Sauonarolae, De febribus, De pulsibus, 1560
- Practica maior Ioan. Michaelis Sauonarolae ... in qua de morbis omnibus ..., 1560
- Libro della natura et virtu delle cose, che nutriscono, & delle cose non ..., 1576, Michele Savonarola, Bartolomeo Boldo
- Libellus de magnificis ornamentis regiae civitatis Paduae, publikigita en la Rerum Italicarum Scriptores (volumo 24, 1902).
- Libreto de tutte le cose che se manzano comunamente
- Speculum physionomie[4]
- De la vita christiana
- De urinis
Literaturo
Vidu ankaŭ
- Teodoro Gaza (1398-1475) tradukis la latinajn verkojn de Savonarola en la grekan
- Eŭkario Roslin la Maljuna (1470-1526) germana apotekisto kaj aŭtoro de verko pri akuŝistinoj
- Girolamo Savonarola (1452-1498) estis lia pranepo
- Nikolao la 3-a (Este) (1383-1441)
- Leonello d'Este (1407-1450)
- Borso d'Este (1413-1471)
- Klaŭdo Galeno
- Aristotelo (384 a. K. - 322 a. K.)
- Ĝentile da Folinjo (1272-1348)
- Ferrari da Grado (1400-1472)
- Bartolomeo de Montagnana (1400-1460) profesoro en la Universitato de Padovo kaj aŭtoro de la verko "Consilia medica", (1476)
Referencoj
- ↑ Alchemipedia Arkivigite je 2017-02-02 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Streĉanta, kunpremanta, rompiĝanta, sensenca, pulsanta, laciganta kaj mordanta.
- ↑ In Laudem Hierosolymitani, Iris Shagrir, Roni Ellenblum, Jonathan Simon Christopher Riley-Smith
- ↑ Historia: Empiricism and Erudition in Early Modern Europe, Gianna Pomata