Caravaggio | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Michelangelo Merisi |
Naskiĝo | 29-an de septembro 1571 en Milano, Duklando de Milano, Hispana Imperio |
Morto | 18-an de julio 1610 (38-jaraĝa) en Porto Ercole, State of Presidi, Reĝlando de Napolo |
Tombo | Porto Ercole |
Lingvoj | itala |
Ŝtataneco | Duklando de Milano |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Fermo Merixio |
Patrino | Lucia Aratori |
Edz(in)o | – |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Verkoj | Supper at Emmaus La venka amo Medusa Basket of Fruit The Fortune Teller La Sep Laboroj de Mizerikordo Self-Portrait as Bacchus Bacchus Annunciation Judit Senkapiganta Holofernon |
Michelangelo Merisi (laŭ la hejmloko de sia familio kutime mallonge nomata Caravaggio, plennome esperantigite Mikelanĝelo Merisi da Karavaĝo; naskiĝis la 29-an de septembro 1571 en Milano, Lombardio; mortis la 18-an de julio 1610 en Porto Ercole, parto de la komunumo Monte Argentario piede de samnoma monto) estis itala pentristo de la frua baroka epoko. Li famiĝis per aparta realismo en siaj pentraĵoj, kaj de aĵoj kaj de homoj, fizike kaj emocie. Kune kun lia dumviva kolego kaj konkurento Annibale Carracci kaj pro sia drameca uzado de la lumo, li estas konsiderita la fondinto de la roma skolo de baroka pentrado.[1][2][3]
Caravaggio uzis fizikan observadon kun spektakla uzado de chiaroscuro kio iĝis konata kiel tenebrismo. Li faris el tiu tekniko la dominantan stilan elementon, malheligante ombrojn kaj metante aĵojn en brilaj lokoj. Caravaggio forte esprimis krudajn momentojn kaj scenojn, ofte montrante violentajn luktojn, torturojn kaj mortojn. Li laboris rapide, uzante vivajn modelojn, sen uzado de desegnoj kaj laborante rekte sur la tolo. Lia influo sur la nova Baroka stilo kiu aperis el Manierismo estis tre forte. Tiu influo estas videbla rekte aŭ nerekte en la verkaro de Petro Paŭlo Rubens, José de Ribera, Gian Lorenzo Bernini kaj Rembrandt, kaj la artistoj de la venonta generacio kiuj estis sub liaj influoj estis nomitaj "Caravaggisti" aŭ "Caravagesques", same kiel tenebristoj aŭ "tenebrosi" ("ombristoj").
Gravaj verkoj
ripozo dum la fuĝo al Egiptio (ĉ. 1595) la liutisto (1596) Meduzo (1598) Davido kun la kapo de Goliato (1600) Amoro venkas ĉion (Amor Vincit Omnia, 1602/3) La vespermanĝo en Emaus (1602/3) Sankta Mateo kaj la anĝelo, 2-a versio (1602) Ecce Homo ("Jen homo", Pontio Pilato pledas por Jesuo, 1606) la morto de Maria la nekredema Tomaso la entombigo de Jesuo la krucumo de Simono Petro Canestra di frutta (korbo da fruktoj) sankta familio kun Johano la Baptisto la sankta Johano la Baptisto la senkapigo de Johano la Baptisto
Notoj
- ↑ Vincenzio Fanti (1767). Descrizzione Completa di Tutto Ciò che Ritrovasi nella Galleria di Sua Altezza Giuseppe Wenceslao del S.R.I. Principe Regnante della Casa di Lichtenstein (itale). Trattner. p. 21.
- ↑ "Italian Painter Michelangelo Amerighi da Caravaggio". Gettyimages.it. Alirita la 29an de septembro de 2019.
- ↑ "Caravaggio, Michelangelo Merisi da (Italian painter, 1571–1610)". Getty.edu. Alirita la 29an de septembro de 2019.
Eksteraj ligiloj
- reta ekspozicio de ĉiuj verkoj (itale kaj angle)
- vivo kaj verko (itale) Arkivigite je 2012-01-02 per la retarkivo Wayback Machine
- historio kaj mito: la morto de Caravaggios en Porto Ercole (germane Arkivigite je 2012-10-20 per la retarkivo Wayback Machine kaj itale) Arkivigite je 2012-10-20 per la retarkivo Wayback Machine