Michel Sapin dum la parlamenta baloto de 2007.

Michel SAPIN (naskiĝis la 9-an de aprilo 1952 en Boulogne-Billancourt) estas franca socialista politikisto.

Li cetere estis asemblea deputito de Indre kaj Hauts-de-Seine, subministro ĉe la ministro pri justico (majo 1991 - aprilo 1992 en la ministraro de Édith Cresson), ministro pri ekonomio kaj financoj (aprilo 1992 - marto 1993 en la ministraro de Pierre Bérégovoy) kaj ministro pri civila servo kaj ŝtatreformado (ministraro de Lionel Jospin).

Michel Sapin oficis kiel urbestro de Argenton-sur-Creuse (departemento Indre) de 1995 ĝis 2001 kaj de 2007 ĝis 2012.

Li estis ministro pri laboro, dungado, profesia formado kaj sociala dialogo en la 1-a kaj la 2-a registaro de Jean-Marc Ayrault de la majo 2012 ĝis marto 2014. Li estas la ministro pri financoj kaj publikaj kontoj en la registraro de Manuel Valls ekde la 2-a de aprilo 2014.

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.