Michel Camdessus | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de majo 1933 (90-jaraĝa) en Bajono |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Universitato de Parizo • Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo • Nacia Lernejo pri Administrado |
Okupo | |
Okupo | ekonomikisto • bankisto |
Michel CAMDESSUS (1a de majo 1933) estas franca ekonomikisto kaj administristo kiu estis Administra Direktoro de la Internacia Monfonduso (IMF) el la 16a de januaro 1987 ĝis la 14a de februaro 2000. Ĝis nun, li estas la plej longe servanta Administra Direktoro de la IMF.
Inter la plej gravaj okazaĵoj de lia postentempo estis la Financa krizo de 1997 en Sudorienta Azio. Lia rolo estis kritikita kiel malatento al la unikaj cirkonstancoj de la orientaziaj landoj kaj pro la blinda trudado de politiko kiu estis sekvita en Meksiko, kio kondukis al konsiderinda tumultaro en landoj kiel Indonezio.[1]
Antaŭe, li estis Deputita Guberniestro kaj Guberniestro de la Banko de Francio el novembro 1984 ĝis sia translokiĝo al Vaŝingtono.
Notoj
- ↑ Stiglitz, Joseph E. (2002), Globalization and its Discontents, New York: W. W. Norton & Co., ISBN 0-393-05124-2
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.