Michel Butor | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Michel Butor | |||||
Naskonomo | Michel Marie François Butor | ||||
Naskiĝo | 14-an de septembro 1926 en Mons-en-Barœul | ||||
Morto | 24-an de aŭgusto 2016 (89-jaraĝa) en Contamine-sur-Arve | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Etno | Francoj vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Loĝloko | Lucinges • Parizo • Évreux vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Gimnazio Louis-le-Grand vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Marie-Jo Butor vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto • verkisto • eseisto • romanisto • literatura eldonisto • artokritikisto • tradukisto • lektoro • faculty member • literaturteoriisto vd | ||||
Laborkampo | literaturo • traduko vd | ||||
Aktiva dum | 1954– vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Second Thoughts ❦ L'Emploi du temps ❦ Degrés ❦ Passage de Milan vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Michel BUTOR [miŝel butor] (naskiĝis la 14-a de septembro de 1926 en Mons-en-Barœl, mortis la la 24-a de aŭgusto de 2016 en Contamine-sur-Avre[1]) estis franclingva verkisto.
Vivo
Naskite en 1926-09-14 en Francio apud Lilo Michel Butor studis beletron kaj filozofion. li instruis en gimnazio en Francio, en Egiptio, en Granda Britio. Li ricevis premiojn, laboris ĉe eldonistoj, vojaĝis plurfoje en Usono. Li instruis universitate en Nico kaj en Ĝenevo. Li vizitis Japanion, Aŭstralion kaj Ĉinion.
Verkoj
La unuaj verkoj de Michel Butor kontribuas al la skolo Nova Romano. Ili konservas la rakontan formon de romanoj, sed eksperimentas per diversaj ŝanĝoj: ekzemple en La Modifo la ĉefpersono de la rakonto estas konstante alparolata per vi, same kiel en la esperanta La Litomiŝla Tombejo de Karolo Piĉ.
Post 1960 la verkoj de Michel Butor pli kaj pli estas grandaj muntaĵoj, faritaj el alternantaj diversspecaj tekstoj: priskriboj de lokoj, poemoj, dialogoj, enciklopediaj tekstoj... Li tiel prezentas simfonie la multajn voĉojn kaj aspektojn de la mondo. Li verkis abunde kaj diverse vojaĝrakontojn, sonĝopriskribojn laŭ plurvolumaj serioj. Kelkaj tekstoj estis destinitaj al radiofonio, multaj etaj libroj faritaj kunlabore kun pentristoj, gravuristoj, fotistoj eldoniĝis etkvante.
Referencoj
- ↑ de Caccatty, René, "L'écrivain Michel Butor, figure du Nouveau Roman, est mort", Le Monde, 24-a de aŭgusto de 2016. (france)