Michel Audibert | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de oktobro 1930 |
Morto | 21-an de julio 2009 (78-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Michel AUDIBERT (naskiĝis en oktobro 1930, forpasis la 21-an de julio 2009, 78-jara) estis esperanto-aktoro. Li rolis en la filmo Angoroj, en La reto de Bukar. Li partoprenis en la kabaredo Tri koboldoj, en Teatro Esperanto de Parizo kun kiu li ekzemple prezentis "La vinberejoj de l'Eternulo" [1]. En 1995 kun Vincent Charlot kaj kun konsento kun Jean Thierry, li malfermis Esperanto-kabaredon en Parizo ĉe la restoracieto "Au Rendez-vous des Amis" ("Rendevuo de amikoj"). [2] Kun Yves Peyraut li respondecis pri esperanto-elsendoj ĉe Radio Libertaire (Liberecana radio). [3]
Li edziĝis al japana esperantistino Kazue kun kiu li havis filinon Flavie Audibert, artistino kiu prezentas mimon, teatron en la franca kaj en Esperanto kaj kantokoncertojn.
Notoj
- ↑ http://membres.lycos.fr/historio/Pages/1987.htm
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2005-08-16. Alirita 2009-10-08.
- ↑ http://osiek.org/aera/lokstEur.html
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.