Micfalău [mikfaləŭ] (hungare: Mikóújfalu [miko:u:jfalu]) estas vilaĝo kaj komunuma sidejo en Rumanio sur la bordo de Olt (rivero), norde de Sfântu Gheorghe. Administre ĝi apartenis ĝis 2004 al Malnaș; de tiam ĝi estas aparta komunumo.
Loĝantaro
En 1910 ĝi havis 1 570 loĝantojn (hungaroj), en 1992 1 975 (99 % da hungaroj).
Historio
Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Háromszék).
Fonto
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
Renomaj personoj
- András Zsolt Ilyés (n. 3-a de septembro 1980): ĵurnalisto, verkisto, fotoartisto
- Béla Szabó: grafikisto[1]
- Erzsébet Zakariás (n. 12-a de novembro 1956): etnografia esploristino.
Eksteraj ligiloj
Notoj
- ↑ artportal. Arkivita el la originalo je 2007-08-31. Alirita 2011-10-16.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.