Miana
forlasita vilaĝo
Administrado
Demografio
Geografio

Miana estas senhoma loĝloko en la nuna komunumo Ejea de los Caballeros, en la komarko Cinco Villas, de la provinco Zaragozo, regiono Aragono, Hispanio. Antaŭe ĝi estis parto de la municipo Farasdués kaj nuntempe de Ejea de los Caballeros, ĉar nune Farasdués apartenas al ĉi tiu municipo.

Historio

La unua konata mencio pri la loko Miana, datiĝas el la jaro 938. [1]

Alia referenco al la urbeto Miana estas de 1087, kaj korespondas al la regado de aragona reĝo Sancho Ramírez, de 1063 ĝis 1094 (en kolekto de dokumentoj por la studo de la Historio de Aragono, III, Zaragoza, 1907). [2] La urbo estis rekonkerita de la kristanoj fine de la 11-a jarcento, post la konstruo de la kastelo de Obano (1083-1086) kaj la konkero kaj restarigo de kristanaj loĝantoj en Luna (1092-1093).

En 1295 la loko Miana apartenis al Ruy Jiménez de Luna.[3] En aprilo de 1328, la aragona reĝo Alfonso la 4-a donis la lokon Miana, tiam en la komunumo Luna, al Guillermo Entenza. [3]

Post la rekonkero estis luktoj por decidi, ĉu ĝi dependos de la monaĥejo de Leyre, kiu kontrolis aliajn urbojn en la nordo kaj okcidento de la nuna komarko Cinco Villas, aŭ la monaĥejo de San Juan de la Peña, kiu kontrolis teritoriojn en la oriento, kiel ekzemple Luna. Fine, ĝi restis en la povo de Leyre, sur limo, kiu baldaŭ fariĝis tiu de la episkopujoj de Pamplono kaj Zaragozo, kaj kiu hodiaŭ estas la limo inter la diocezoj de Jaca kaj Zaragozo. [4]

Loknomo

La nomo de la urbo Miana povas rilati al romiaj terposedantoj. Ĝi povus veni de Vilao Mediana, tio estas, la urbo en la mezo, kiu povas esti indiko de urbo situanta inter du aliaj sur la romia vojo, kiu pasis tra ĝi. La loknomo Miana estas tre proksima al la nomo de la municipo Mianos, ankaŭ en la provinco Zaragozo, kaj kiu historie apartenis al Corregimiento de las Cinco Villas, kvankam ĝi nuntempe apartenas al la komarko Jacetania.

Estas menciinde

Nuntempe en la areo de Cinco Villas ekzistas la familia nomo Miana sed ĝi ne estas tre ofta.

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Martín Duque. Documentación Medieval de Leyre, nº 7.
  2. Ubieto Arteta, Agustín: Toponimia aragonesa medieval, Valencia, 1972.
  3. 1 2 Ubieto Arteta. Los Pueblos y los despoblados. II, p 851. Zaragoza, 1985. ISBN: 84-7013-180-0
  4. Luis Javier Fortún Pérez de Ciriza: Leire, un señorío monástico en Navarra (siglos IX-XIX), Gobierno de Navarra, Pamplona, 1993, ISBN 84-235-1189-8.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.