Mișu BERARU [miŝu] (naskiĝis la 30-an de decembro 1904 en Piatra Neamț, mortis la 27-an de aprilo 1938 en Bukareŝto) estis rumana esperantisto.
Li estis tipografo kaj lernis Esperanton en 1925. Ekde 1926 li instruis Esperanton uzante lernolibron verkitan kaj eldonitan, en 1926, de li mem. En 1928 li kompilis kaj eldonis Albumon de rumanaj esperantistoj kaj publikigis la unuan eldonon de Spite la vivon! En 1932 li aperigis la Rumana-Esperantan/Esperanta-Rumanan Vortaron, kiun li verkis kune kun Petro Firu. Kelkaj poemoj liaj aperis en Esperanta Antologio kaj en Nova Esperanta Krestomatio. Krome, li publikigis kelkajn originalaĵojn kaj tradukaĵojn en Esperantaj periodaĵoj.
Li mortigis sin post malsukcesa edzeco. Li estas enterigita en Juda Tombejo en Bukareŝto. Sur lia tomboŝtono (instalita de esperantistoj en la 1950-aj jaroj) legeblas esperantlingva epitafo verkita de li mem:
- Al mi, post mia morto,
- plej plaĉa komplimento -
- pri ĉio – estos ... la silento!
Fonto
Prenita, kun aprobo, el: Spite la vivon! – mezgajaj poemoj originalaj kaj parodiaj de Mișu Beraru, dua, korektita eldono. Berkeley: Eldonejo Bero, 1998
Eksteraj ligiloj
- Verkoj de kaj pri Mișu Beraru en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2007-12-21 per la retarkivo Wayback Machine