משנה | |||||
---|---|---|---|---|---|
sankta libro | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | Judaso la Princo, Tannaim | ||||
Lingvoj | |||||
Eldonado | |||||
Ĝenro | rabena literaturo | ||||
| |||||
La Miŝno aŭ Miŝnao estas la unua ĉefa halaĥa verkaĵo de la judaj parolaj tradicioj, aŭ "Parola Torao." La Miŝnao registras la debatojn inter la rabenoj konitaj kiel La Tanaim. La ĉefredaktoro de tiu ĉi verkaro estis rabeno Jehuda Ha-Nasi la estro de ĉiuj judaj komunumoj en Judeo-Palestino el fino de la 2-a jarcento.
La nomo "Mishnah" originas de la hebrea radiko S.N.H. (En la aramea T.N.A) kaj estas derivita de la vortoj: "memorigo" (t.e.: ripeto - kutime buŝe) kaj "du" (ĉar ĝi estas dua kaj malĉefa al la Biblio).
Tosefta aŭ Tosefto (en Judbabilona aramea תוספתא "suplemento, aldono") estas kompilaĵo de la juda parola tradicio (Torao) el la fino de la 2a jarcento, nome la periodo de la Miŝno.
La Mishnah estas dividita en ses ordojn (en la hebrea, Seder) laŭ malsamaj areoj de la tiama vivo.
Ĉar la Mishnah estas parkerigita, ĝi foje estas kondukita en la formo de dialogo, aŭ demandoj kaj respondoj, kaj ofte kondukas al malkonsentoj sen halaĥaj verdiktoj. La subteksto ankaŭ ne prezentas fonmaterialon por la temoj pridiskutataj en ĝi, Ĉar ĉio ĉi estas supozataj esti memkompreneblaj kaj por la redaktintoj kaj por la legantoj.
En Esperanto
- Patroj (Abot). El la antikva hebrea literaturo „Miŝna’o“ antaŭ 2000 jaroj. IV. parto, IX. volumo. Tradukis: Josef Rabinovic-(Tajc). Jerusalemo, 1931 (?), 32 pĝ.
|
|