Miĥajlo Hruŝevskij | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Михайло Сергійович Грушевський | |||||
Naskiĝo | 29-an de septembro 1866 en Chełm, Kholmskii uezd, ![]() | ||||
Morto | 26-an de novembro 1934 (68-jaraĝa) en Kislovodsk, North Caucasus Krai, ![]() | ||||
Mortis per | sepso vd | ||||
Tombo | Baikove Cemetery vd | ||||
Religio | ortodoksismo vd | ||||
Lingvoj | ukraina • rusa vd | ||||
Ŝtataneco | Rusia Imperio • Respubliko Rusio • Ukraina Popola Respubliko • Sovetunio vd | ||||
Alma mater | Kijiva Universitato vd | ||||
Partio | Ukrainian Socialist-Revolutionary Party vd | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Patro | Serhii Fedorovych Hrushevskyi vd | ||||
Edz(in)o | Mariia-Ivanna Hrushevska vd | ||||
Infanoj | Kateryna Mykhailivna Hrushevska vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Сергієнко М. vd | ||||
Okupo | politikisto • historiisto • verkisto • universitata instruisto • literaturhistoriisto • publikigisto vd | ||||
Laborkampo | historio • opinia ĵurnalismo • politiko vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | History of Ukraine-Rusʹ ❦ History of Ukrainian Literature ❦ Collected Works of Mykhailo Hrushevsky ❦ The Traditional Scheme of “Russian” History vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
HRUŜEVSKIJ Miĥajlo ukraine Михайло Грушевський (1866-1934) - la unua prezidento de Ukrainio, fama historiisto, akademiano, organizanto de ukraina scienco, politika aganto, aŭtoro de pli ol 2000 sciencaj verkoj, verkisto.
Naskiĝis en Ĥolm (nuna Pollando), studis historion en Kijiva Universitato. 1894-1914 - profesoro de Lviva Universitato, prezidanto de Ŝevĉenka Scienca Societo, redaktoro de "Literatura-scienca heroldo".
1914 - revenis en Kijivon, 1917 - prezidanto de Centra Rada, kiu per sia Tria Universalo proklamis fondon de Ukraina Popola Respubliko. M. Hruŝevskij estis elektita ĝia unua prezidento. Kiam potencon forprenis hetmano Pavlo Skoropadskij, Hruŝevskij elmigris en Pragon, loĝis en Vieno.
1924 - revenis kun la familio al soveta Ukrainio, Kievo. De 1931 devis loĝi en Moskvo. En 1934, ripozante en Kaŭkazo, subite mortis pro karbunklo. Estis entombigita en Kievo.
M. Hruŝevskij estas aŭtoro de 6-voluma "Historio de ukraina literaturo", 10-voluma "Historio de Ukrainio-Rusjo", kiuj estis en Sovetio kritikataj pro la naciismo kaj malpermesitaj (forigitaj de ĉiuj bibliotekoj).