
Mezuzo
Mezuzo (hebree מְזוּזָה Mezuzá = pordofosto plurale mezuzot) estas tekst-ujeto kiu laŭ tradicia juda kutimo estas fiksita sur pordofostoj. Ĝi enhavas tekstojn el Readmono (Dewariem).
Dum la alfikso de la mezuzo la sekva beno estas elparolata:
Baruĥ atah adonai eloheinu meleĥ ha'olam aŝer kid'shanu b'mitzvotav v'tzivanu likbo'a m'zuzah. Benita Vi estas, Sinjoro nia Dio, Reĝo de la universo, kiu sanktigis nin per sia micvo (613 ordonoj) kaj lasis nin skribi la mezuzon sur la pordofostoj.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.