Mezfranka dialektaro | |
dialekto | |
---|---|
okcident-mez-germania dialekto • Malnovfranka lingvo | |
Parolata en | Germanio (Nordrejn-Vestfalio, Rejnlando-Palatinato) Nederlando Belgio Francio Luksemburgo Rumanio |
Skribo | latina |
Lingvistika klasifiko | |
hindeŭropa lingvaro
| |
Reguligita de | |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-2 | - |
SIL | - |
Glottolog | midd1319 |
Angla nomo | Central Franconian |
Franca nomo | moyen francique |
La mezfranka dialektaro (altgermane Mittelfränkisch) estas grupo de dialektoj de la germana lingvo en okcidenta centra Eŭropo. La nomo rilatas al la antikva ĝermana etno frankoj kaj tute ne al la distriktaro Meza Frankonio de Bavario.
Divido
- la ripuara dialektaro, parolata en sudokcidenta Nordrejn-Vestfalio (inter alie en la urboj Kolonjo kaj Bonno), krome ĉe la nordokcidenta rando de Rejnlando-Palatinato, en la norda duono de orienta Belgio, kaj en la plej suda parteto de Nederlando (ĉirkaŭ la urbo Mastriĥto, kie ankaŭ parolatas la limburga),
- la mozelfranka dialektaro, parolata en grandaj partoj de Rejnlando-Palatinato, en la ĉirkaŭaĵo de la urbo Siegen en orienta Nordrejn-Vestfalio, kaj en parto de nordokcidenta Sarlando,
- la lorena germana, parolata en la departemento Mozelo de Francio,
- la luksemburga, parolata en la Grandduklando Luksemburgo, en la ĉirkaŭaĵo de la urbo Arlon de Belgio kaj en la limaj partoj de Francio, kaj
- la transsilvania saksa, do la dialekto de la germana malplimulto de transilvaniaj saksoj en la regiono Transsilvanio de nuna Rumanio.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.