Mexicali | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo de Meksiko | |||
| |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Statuso | Komunumo | ||
Lando | Meksiko | ||
Ŝtato | Baja California | ||
Poŝtkodo | 21000—21399, 21600—21980 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 855 962 | ||
Loĝdenso | 67 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 32° 39′ N, 115° 28′ U (mapo)32.65-115.46666666667Koordinatoj: 32° 39′ N, 115° 28′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 10 m | ||
Areo | 13 689,2 km² (1 368 920 ha) | ||
Horzono | UTC -8 | ||
![]() | |||
| |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Mexicali estas unu el la 5 komunumoj de la meksika subŝtato Baja California. La ĉefurbo de la komunumo estas Mexicali. La ŝlosilnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 02002. Mexicali estas la plej norda komunumo de latinameriko. Laŭ al popolnombrado de la jaro 2000 la komunumo havis 784709 loĝantoj. En 2005 jam estis 895962 loĝantoj kaj en 2008 ĝi laŭtakse plej verŝajne superis la milionon. El la tuta lando Meksiko okazas enmigrado al Mexicali.
La komunumo situas en la regiono de la valo de Mexicali kaj ĝi limas al Usono (norde), oriente kun Usono (eta parto) kaj kun la meksika subŝtato Sonora, sude kun la maro kaj la komunumo de Ensenada (komunumo) kaj okcidente kun la komunumo de Tecate.
Mexicali kun ĉirkaŭ 13700 km² okupas ĉirkaŭ 18 % de la areo de la subŝtato Baja California. Tio signifas ke Mexicali laŭ la teritorio estas pli granda ol la subŝatoj Aguascalientes, Colima, Meksikurbo, Morelos, Querétaro kaj Tlaxcala.
Parto de Mexicali ankaŭ estas la insuloj: Gore, Montague, Miramar, Salvatierra, Encantada, San Luis, San Luis Gonzaga, Ángel de la Guarda, Mejia, Granito, Estanque, Coronado, El Piojo, La Ventana, Cabeza de Caballo, Pond, Partida, Rsa, Salsipuedes, Las Animas kaj San Lorenzo.
Geografio
La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 855962 loĝantojn. El tiuj estis 430438 viroj kaj 425524 virinoj. La komunumo havas surfacon de 13689,2 kvadratkilometroj. La meza alteco estas 10 metroj super la marnivelo.
Sociogeografio
En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 5517 indiĝenoj. El tiuj 4262 aĝis pli ol 5 jaroj. Entute 4262 personoj estis dulingvaj (hispana kaj indiĝena lingvoj).
Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).
Delegacioj
La komunumo de Mexicali (sen la ĉefurbo) administre konsistas el 14 delegacioj.
- Mexicali, ĉefurbo.
- Los Algodones
- Batáquez
- Ejido Hermosillo
- Estación Delta
- Benito Juárez
- Cerro Prieto
- Ciudad Morelos
- Colonias Nuevas
- González Ortega
- Ciudad Guadalupe Victoria
- Hechicera
- Progreso
- San Felipe
- Venustiano Carranza
La plej grandaj urboj estas:
- Mexicali
- San Felipe de Jesús
- Ciudad Guadalupe Victoria
- Ciudad Morelos
- Los Algodones
Komunumaj prezidantoj
Nombre | Periodo |
---|---|
Francisco L. Montejano | 1915 |
Francisco Bórquez | 1916 - 1918 |
Agustín G. Martínez | 1918 |
Ing. Miguel S. Ramos | 1919 - 1920 |
Enrique Mérida | 1919 |
Manuel Roncal Gómez Llanos | 1921 |
Otto Moller Lizardi | 1922 |
Juan Loera | 1923 |
Rafael Rosas | 1923 |
Ramón Pesqueira | 1924 |
Miguel Vildósola | 1925 |
Federico Palacios | 1925 |
Alfonso Valencia | 1926 |
Alberto V. Aldrete | 1927 |
Carlos Dávila | 1927 - 1928 |
Eksteraj ligiloj
- Mexicali Arkivigite je 2012-04-14 per la retarkivo Wayback Machine en Enciclopedia de los Municipios de México (hispane)