Wattenwil | |
---|---|
Blazono de Wattenwil | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Thun |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Seftigen |
Koordinatoj | 46° 46′ 13″ N 7° 30′ 26″ O / 46.77028 °N, 7.50722 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 46′ 13″ N 7° 30′ 26″ O / 46.77028 °N, 7.50722 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 2655 |
Areo | 14,54 km² |
Alteco | 603 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3665 |
Komunumkodo | 0886 |
Mapo de Wattenwil | |
Wattenwil estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Seftigen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Thun en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 2655 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Geografio
Wattenwil situas en la transirzono de la Svisa Mezlando al la Svisaj Antaŭalpoj en la supra valo de la rivero Gürbe, proksimume 9 kilometrojn okcidente de la urbo Thun.
La komunumo konsistas el la tri frakcioj kun pluraj setlejoj, nome:[1]
- Wattenwil-Dorf (sur alteco de 603 m s.m.) kun la setlejoj
- Mettlen (sur alteco de 644 m s.m., ĉe la rojo Mettlibach sur la flotkeglo de Gürbe) kun la setlejoj
- Mettlieggen (sur alteco de 658 m s.m. ĉe la bordo de la rojo Spengelibach)
- Mettligasse (sur alteco de 615 m s.m. en la valo de Gürbe ĉe la bordo de Spengelibach) kaj
- Gmeis (sur alteco de 634 m s.m. ĉe la bordo de la rojo de Lieneggbach)
- Rain (sur alteco de 650 ĝis 898 m s.m.) konsistante el la setlejoj
- Vorder Rain (sur alteco de 654 m s.m.)
- Hinter Rain (sur alteco de 700 m s.m.) kaj
- Grundbach (sur alteco de 885 m s.m. sur teraso de la orienta deklivo de la monto de Gurnigel).
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 14,54 km², de kiuj 49,4% estas kovritaj de arbaro, 40,6% servas por agrikulturo kaj 7,8% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Wattenwil limas en nordo al Burgistein, en nordoriento al Gurzelen, en oriento al Forst-Längenbühl, en sudo al Blumenstein, kaj en okcidento al Riggisberg.
Trafiko
Tra Wattenwil pasas la kantona ĉefvojo nr-o 230 de Riggisberg al Wimmis. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A6 situas proksimume 9 kilometrojn oriente apud Thun. Per diversaj buslinio de la regiona busentrepreno Thun-Interlaken la komunumo estas konektita al la publika transportreto. La stacidomo Burgistein-Wattenwil de la Gürbe-Valo-Fervojo fakte situas 2 kilometrojn norde de la komunumo sur teritorio de Burgistein.
Historio
La unua dokumenta mencio de Wattenwil datiĝas el la jaro 1226 kiel Watenwile. Dum mezepoko Wattenwil estis sub la regado de la Grafoj de Kiburgo. Sub la berna regado ĝis la Helveta Revolucio Wattenwil apartenis al la Kampartribunalo Seftigen. Post la fino de la Helveta Revolucio ĝi estis atribuita al la distrikto Seftigen kaj post ties malfondo en la jaro 1803 al la administra distrikto Thun.[3]
Vidu ankaŭ
- Aliaj signifoj de Wattenwil
- Burgistein (stacidomo)
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Wattenwil – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|