Mettembert | |
---|---|
Blazono de Mettembert | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Ĵuraso |
Distrikto | Delemonto |
Koordinatoj | 47° 24′ 0″ N 7° 9′ 20″ O / 47.40000 °N, 7.15556 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 24′ 0″ N 7° 9′ 20″ O / 47.40000 °N, 7.15556 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 123 |
Areo | 2,41 km² |
Alteco | 660 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 2806 |
Komunumkodo | 6716 |
Situa mapo de Mettembert | |
Mettembert estas komunumo en la distrikto Delemonto en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 123 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Geografio
Mettembert situas sur terna teraso kun deklivo al sudo en valo, kiu portas la nomon de la komunumo. La rivereto Mettembert senakvigas la komunumon suden al Birs. La komunuma teritorio havas formon de mallarĝa sed longa rektangulo, kiu etendiĝas de nordo al sudo je malpli ol duona de oriento al okcidento tamen pli ol kvar kilometrojn. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,41 km², de kiuj 54% estas kovritaj de arbaro, 39% servas por agrikulturo kaj 7% por setlado.
Najbaraj komunumoj
La komunumo Mettembert limas en nordo al Movelier, en oriento al Soyhières, en sudo al Pleigne, kaj en okcidento al Delemonto.
Trafiko
Mettembert situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per buslinio de Delemonto al Pleigne.
Historio
La unua dokumenta mencio de Mettembert datiĝas el la jaro 1170 kiel Mettenbere. Dum mezepoko Mettembert estis Senjorujo de la Monaĥejo Kleinlützel. Poste ĝi transiris al la Aŭgustina Abatejo en Bazelo por esti en la jaro 1287 transprenita de la Princepiskopejo Bazelo. Ĝi tiam fariĝis parto de la princepiskopeja senjorujo Delemonto. La interezo-privilegioj apartenis al la Grafoj de Thierstein kaj poste al la Abatejo Lützel. Post la Franca Revolucio de 1792 dum unu jaro la vilaĝo apartenis al la Raŭraka Respubliko por poste aparteni de 1793 ĝis 1815 al Francio, unue kiel parto de la departemento Mont-Terrible kaj poste de la departemento Haut-Rhin. En la jaro 1815 la Viena Kongreso atribuis la regionon al la svisa Kantono Berno. Ek de la 1-a de januaro 1979 Mettembert apartenas al la nove fondita Kantono Ĵuraso. [1]
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Mettembert – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
- Informoj pri la komunumo Mettembert en la retejo juranet.ch Arkivigite je 2013-04-04 per la retarkivo Wayback Machine
|