Ĉi tiu artikolo temas pri la urbo. Por aliaj signifoj de la vorto vidu Metropolo (apartigilo).

Metropolo (el la malnov-greka: μήτηρ 'patrino' + πόλις 'urbo' = "patrina urbo [de kolonioj]") komence estis nomo de grekaj urboj (kiel urboŝtatoj) en sia rilato al siaj kolonioj, pli poste la nomo de ĉefurbo rilate al la cetera lando. Nuntempe ĝi plejofte signifas urbegon [1], aŭ kunurbaro, plejofte kun pli ol 500 mil loĝantoj en la urbo mem kaj miliono da loĝantoj en la aglomeraĵo.[2]. Oni kutime konsideras urbegon apartenanta al pli granda urba aglomeraĵo ne metropolo mem sed parto de metropolo. Metropolo kutime estas grava ekonomia, politika, kaj kultura centro de iu lando aŭ regiono kaj grava centra punkto por regionaj aŭ internaciaj trafiko kaj komunikado.

Laŭ Francisko Azorín metropolo estas Ĉefa ĉefurbo de iu lando.[3] Li indikas etimologion el la greka metropolis, el meter + polis (patrina urbo) kaj de tie la latina metropolis. Kaj li aldonas la terminon mondometropolo.[4]

Antikve

Antikve oni donis la nomon "metropolo" al grava urbo aŭ urbo de kiu originis kolonio. Oni konsideras multajn grandajn urbojn fonditaj de antikvaj civilizacioj esti siatempaj metropoloj pro la grandeco de ilia loĝantaro kaj graveco: inter ĉi tiuj estas Aleksandrio, Angkor, Antioĥio, Ateno, Babilono, Bejruto, Varanasio, Byblos, Cahokia, Kartago, Konstantinopolo, Korinto, Damasko, Dholavira, Efeso, Granda Zimbabvo, Harappa, Jerusalemo, Nankingo, Ninevo, Maĉu Pikĉu, Mohenĝo-daro, Romo, Side, Siracusa, Tenoĉtitlano, Teotiŭakano, Tikal, Tiro, kaj Ur. Iuj el ĉi tiuj antikaj metropoloj travivis ĝis la moderna tempo kaj estas inter la plej malnovaj daŭre priloĝantaj urboj de la mondo.

Etimologio kaj moderna uzado

La vorto metropolo venas de la malnov-greka μητρόπoλις ("patrina urbo"), kiu estas la vorto per kiu la civitanoj de la kolonioj de antikva Grekio priparolis la urbojn de kiuj ili venis kaj kun kiuj ili retenis politikajn kaj kulturajn ligojn. La vorto uzis en post-klasika latina lingvo por nomi la ĉefan urbon de provinco, la sidejo de registaro kaj, en eklezia terminologio, la sidejo aŭ diocezo de metropolita episkopo antaŭ kiu respondecas sufraganaj episkopoj. Ĉi-lasta uzado egaligas provincon kun diocezo.

En moderna uzado la vorto metropolo ankaŭ uziĝas por metropola regiono, aro de apudaj kaj interkonektitaj urboj ĉirkaŭ granda urba centro. Ĉi-sence "metropola" kutime signifas "rilatanta al la tuta metropolo" (kiel en "metropola administracio") aŭ "havanta la trajtojn de metropolo" (kiel en "metropola vivo", kontraste al "provinca" aŭ "kampara").

Mondurbo

Mondurbo estas urbo kiu havas rektan kaj klare senteblan efikon je monda vivo sociekonomie, kulture aŭ politike. La uzado de ĉi tiu vorto plioftiĝas danke al la kreskanta tutmondiĝo, kio manifestiĝas ĉe monda financo, komunikado kaj vojaĝado. Provon difini kaj kategoriigi mondurbojn laŭ financaj kriterioj faris la "Globalization and World Cities Study Group & Network (GaWC)", ĉefe bazita ĉe la Universitato de Loughborough en Anglio. La esploro klasigis urbojn laŭ ilia provizado de "progresintaj produktoservoj" (angle advanced producer services) kiel kontado, reklamado, financo kaj juro. La Inventaro identigas tri nivelojn de mondurboj kaj plurajn subnivelojn. (Vidu Klasigon de mondurboj).

Metropolo ne nepre estas mondurbo, kaj eĉ se ĝi estas mondurbo ĝi ne nepre havas altan rangon laŭ normoj de vivado, evoluo kaj infrastrukturoj. Londono eble estas la unua mondurbo kaj moderna metropolo de la mondo.

Lokaj difinoj laŭ landoj

Kanado

Laŭ la Kanada Instituto pri Statistiko, Censa Metropolo estas urba regiono kun unu aŭ pliaj apudaj municipoj ĉirkaŭ granda urba kerno, kie la urba kerno havas almenaŭ 100 mil loĝantojn. Arkivigite je 2020-09-30 per la retarkivo Wayback Machine

Barato

En Barato, la Censa Komisiono difinas metropolon kiel urbon kun pli ol 4 milionoj da loĝantoj. Arkivigite je 2010-08-10 per la retarkivo Wayback Machine Mumbajo, Delhio, Ĉenajo, Kolkato, Bangaloro, kaj Hajderabado estas la ses urboj kiuj estas metropoloj laŭ tiu difino. Loĝantoj de ĉi tiuj urboj ankaŭ rajtas je pli alta impost-rabato pro domluo. La nombro rilatas nur al la urbo mem kaj ne al la aglomeraĵo. Lastatempe aldoniĝis Bangaloro kaj Hajderabado al la barataj urboj oficiale metropoloj pro la granda evoluado de ĉi tiuj urboj.

Unuiĝinta Reĝlando

Oni konsideras diversajn aglomeraĵojn en la Unuiĝinta Reĝlando esti metropolaj regionoj, sed oni malofte uzas la vorton "metropolo" mem. Arkaike oni nomas Londonon "la Metropolo" (angle the Metropolis), kvankam lastatempe la loĝantoj de Bolton uzas la nomon por priskribi sian urbon, kvankam iom moke.

Usono

En Usono korporaciiĝinta regiono aŭ regionaro kun pli ol 50 mil loĝantoj devas havi metropolan plan-instancon por faciligi la realigon de grandaj infrastrukturaj projektoj kaj certigi financan planadon. Sekve, loĝantaro de 50.000+ homoj fariĝis la usona normo por difinado de metropolo. Similan difinon uzas la Usona Buroo de la Censo, kiu difinas metropolan statistikan regionon kiel at least one urbanized area of 50,000 or more inhabitants [almenaŭ unu urba regiono kun almenaŭ 50.000 loĝantoj].


Bildaro

Nuntempaj metropoloj

Laŭ la ĉefa difino de metropolo donita supre de ĉi tiu artikolo, inter ekzemploj de modernaj metropoloj estas la urboj en la sekva listo ordigita laŭ kontinentoj:

Afriko

Azio

Orienta Azio

Suda Azio

Sudorienta Azio

Okcidenta/Centra Azio

Eŭropo

Orienta Eŭropo

Norda Eŭropo

Suda Eŭropo

Okcidenta Eŭropo

Nordameriko

Sudameriko

Oceanio

Referencoj

  1. "Unuiĝintaj Nacioj starigis sian propran klasifan sistemon: granda urbo (angle: big city) estas civito kun almenaŭ 500 mil loĝantoj, urbo (angle: city) estas civito kun almenaŭ 100 mil loĝantoj, urba civito (angle: urban locality) estas civito almenaŭ 20 mil loĝantoj, kaj kampara civito (angle: rural locality) estas civito kun malpli ol 20 mil loĝantoj...", litovia magazino Sociumas (tradukis el la angla: Kanadano). Alirdato: 15-a de julio 2006.
  2. "Plena membro estas aŭ landa ĉefurbo aŭ urbo kun pli ol miliono da loĝantoj", City Mayors: Metropolis World Congress (tradukis el la angla: Kanadano). Alirdato: 15-a de julio 2006.
  3. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 139.
  4. Azorín, samloke.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.