Metropola regiono Rhein-Neckar | ||||
---|---|---|---|---|
Regiono | ||||
metropolitan region in Germany [+] | ||||
Lando | Germanio | |||
- koordinatoj | 49° 26′ 38″ N, 8° 28′ 32″ O (mapo)49.4437611111118.47565Koordinatoj: 49° 26′ 38″ N, 8° 28′ 32″ O (mapo) | |||
Areo | 5 637,78 km² (563 778 ha) [+] | |||
Loĝantaro | 2 379 176 [+] (31-a de decembro 2015) | |||
Denseco | 422,01 loĝ./km² [+] [+] | |||
|
||||
Metropola regiono Rhein-Neckar | ||||
Vikimedia Komunejo: Rhein-Neckar [+] | ||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||||
Situo ene de Germanio | |
---|---|
kaj pli detale | |
La metropola regiono Rhein-Neckar (germane Metropolregion Rhein-Neckar) estas urbeca regiono en la triangulo de la tri federacia lando Baden-Virtembergo, Hesio kaj Rejnlando-Palatinato de Germanio. La ekonomia regiono, kiu ampleksas 2,4 milionojn da loĝantoj kaj estas la sepa plej granda urbeca regiono de Germanio, ekde aprilo 2005 konsideriĝas metropola regiono de Eŭropo. Ene de Baden-Virtembergo ĝi estas unu el 12 administraj regionoj en la federacia lando kaj la baden-virtemberga parto troviĝas ene de la distriktaro Karlsruhe, en la nordo de la lando.
La regiono konsistas
en Baden-Virtembergo el la
- Mannheim kaj
- Hajdelbergo
kaj la distriktoj
- Bergstraße kaj
en Rejnlando-Palatinato el la
kaj la distriktoj
- Rhein-Pfalz
- Bad Dürkheim
- Germersheim
- Südliche Weinstraße (Suda Vinstrato).
Administra centro estas la urbo Mannheim.
La teritorio kovras areon de 5.637,78 kvadrataj kilometroj, kaj en la regiono vivas proksimume 2,36 milionoj da loĝantoj. La averaĝa loĝdenso de la teritorio do estas 418 loĝantoj po km². La kunfluejo de la riveroj Rejno (germane Rhein) kaj Neckar troviĝas ene de la areo kaj ambaŭ riveroj donis sian nomon al ĝi.
Laŭ siaj limoj la regiono korespondas al la historia regiono Kurpfalz, kies nomon ekde la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento interalie alprenis regiona junulara Esperanto-ligo kun anoj el ĉiuj partoj de la regiono - Esperanto-Junularo Kurpfalz.
Ekonomio
La favora situo en la eŭropa urbozono inter la metropolaj regionoj ĉirkaŭ Frankfurto ĉe Majno norde kaj Stutgarto sude kun bonaj trafikaj konektoj al ĉiuj direktoj igas la regionon altira loko por entreprenoj. En la teritorioj troviĝas pluraj grandaj industriaj kaj servaj konzernoj, interalie la kemia konzerno BASF en Ludwigshafen, la firmaoj Daimler AG, John Deere kaj ABB en Mannheim, Heidelberger Druckmaschinen AG kaj Heidelberger Zement en Hajdelbergo kaj la komputil-programejo SAP en Walldorf plus la asekura konzerno MLP en Wiesloch. Dum majo 2007 en la regiono 6,4 procentoj de la loĝantoj inter 18 kaj 65 jaroj estis senlaboraj - tio estas signife sub la averaĝo de Germanio.
Vidindaĵoj
En la regiono ekzistas multnombraj historiaj, kulturaj kaj naturaj vidindaĵoj, vasta gamo da muzeoj, teatraj kaj koncertaj eventoj. Inter la vidindaĵoj trovigas tri kulturaj heredaĵoj de UNESKO
- katedralo de Speyer (ekde 1981)
- monaĥejo Lorsch (ekde 1991)
- romia limfortikaĵo de la provincoj Germania Superior kaj Raetia (ekde 2005)
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- oficialaj paĝoj de la regiono (germanlingvaj)
- oficialaj paĝoj de la por-regiona asocio (germanlingvaj) Arkivigite je 2010-10-20 per la retarkivo Wayback Machine
- paĝoj pri la urbo-najbareco de Hajdelbergo kaj Mannheim (germanlingvaj)
- reta katalogo kun ligiloj pri vidindaĵoj, kulturaj eventoj kaj restoracioj de la regiono (germanlingvaj)
|