Metroo de Parizo
metroo
Ĝeneralaj informoj
LokoParizo, Francio
Transportsistema speco Metroo
Komenco de trafiko 19-a de julio 1900
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 228,1 km
Nombro de linioj 16 estantaj:
M01 M02 M03 M03bis M04 M05 M06 M07 M07bis M08 M09 M10 M11 M12 M13 M14
4 estontaj: M15 M16 M17 M18
Nombro de stacioj 308
Aliaj informoj
Pasaĝeroj tage 5,26 milionoj (2013)
Traklarĝo 1 435 mm
Posedanto RATP / IDF Mobilités
Transportisto RATP

La Metroo de Parizo (france Métro de Paris) estas trajna reto plejparte subtera por transporti vojaĝantojn en la urbo Parizo kaj la plej proksima parto de ties antaŭurbo. La unua linio (Porte Maillot - Porte de Vincennes) estis malfermita la 19-an de julio 1900, inagaŭrita dum la Universala Ekspozicio de Parizo. La reto konsistas el 16 linioj, kies tuta longeco ampleksas 228,1 kilometrojn, kaj 308 stacioj[1]. La RER de Francilio (Reto Ekspresa Regiona de Francilio) havas 5 liniojn, de A ĝis E.

En 2013, estis transportitaj 5,26 milionoj da vojaĝantoj potage.

La "Metroo de Parizo" havas norman ŝpuron de 1 435 mm kaj utilan larĝon de 2 400 mm, dum tiuj de "RER" havas utilan larĝon de 3 150 mm.

La vagonaroj de "Metroo de Parizo" veturas sur la dekstra trafikflanko, dum tiuj de "RER" veturas sur la maldekstra trafikflanko same kiel tiuj de SNCF (krom Alzaco-Mozelo).


Mapo

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kronologiaj mapoj de la Metroo de Parizo.
Mapo de linioj de Metroo de Parizo kaj de RER de Francilio (2013)
Mapo de linioj de Metroo de Parizo kaj de RER de Francilio (2013)


Metrostacioj

En 2021,

  • 34 503 097 vojaĝantoj eniris la stacion kun plej granda trafiko: Gare du Nord
  • 124 941 vojaĝantoj eniris la stacion kun plej malgranda trafiko: Église d'Auteuil

En 2020 estis malfermitaj du novaj stacioj,

En 2021 estis malfermita unu nova stacio,

En 2022 estis malfermitaj kvar novaj stacioj,

Metrolinioj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de metrolinioj de Parizo.
Linio Nomo Malfermo Longeco
(km)
Nombro
da stacioj
La DéfenseChâteau de Vincennes190016,625
Porte DauphineNation190012,325
Pont de Levallois - BéconGallieni190411,725
GambettaPorte des Lilas19211,34
Porte de ClignancourtBagneux - Lucie Aubrac190814,029
Bobigny - Pablo PicassoPlace d'Italie190614,622
Charles de Gaulle - ÉtoileNation190713,728
La Courneuve - 8 Mai 1945Villejuif - Louis Aragon
/ Mairie d'Ivry
191022,538
Louis BlancPré-Saint-Gervais19113,18
BalardPointe du Lac191323,438
Pont de SèvresMairie de Montreuil192219,637
Boulogne - Pont de Saint-CloudGare d'Austerlitz191311,723
ChâteletMairie des Lilas19356,313
Mairie d'AubervilliersMairie d'Issy191018,431
Les Courtilles
/ Saint-Denis - Université
Châtillon - Montrouge191124,332
Mairie de Saint-OuenOlympiades199814,413

Trafiko

Jara trafiko en milionoj da vojaĝantoj[2]:

Plenŝtopita kajo en Saint-Mandé sur linio 1
RangoLinioJara trafiko
(milionoj)
Jaro
1 Linio 11122021
2 Linio 41062021
3 Linio 9942021
4 Linioj 7 kaj 7bis872021
5 Linio 13832021
6 Linio 6792021
7 Linio 5782021
8 Linio 8682021
9 Linio 2672021
10 Linioj 3 kaj 3bis662021
11 Linio 12612021
12 Linio 14542021
13 Linio 11312021
14 Linio 10292021


Veturanta materialo

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Veturanta materialo de la metroo de Parizo.

Kulturo

Metroo kaj kanzonoj

Multnombraj kanzonoj temas pri metroo, kiel ekzemple Le Poinçonneur des Lilas de Serge Gainsbourg, Le métro de Léo Ferré, Métro de Yves Montand, Y'a D'la Joie de Charles Trenet, aŭ Le Métro de Paris de Édith Piaf sen forgesi Bercy Madeleine de Pierre Perret, The Metro de Berlin aŭ Métro de la muzikgrupo Java. Krome, la muzikvideo Un autre monde (1986) de la franca rokgrupo « Téléphone » estis filmita en vagonaro de la linio 6 de la metroo.

Dum julio kaj aŭgusto de 2009, la tekstoj de la artistoj kiuj ludis dum la muzikfestivalo Rock en Seine de la 28-a ĝis la 30-a de aŭgusto de 2009 en la parko de Saint-Cloud estis afiŝitaj en la vagonaroj de la metroo kaj RER.

Metroo kaj filmoj

Literaturo

  • Le patrimoine de la RATP, eldonejo FLOHIC, 1996, ISBN 2-84234-007-8

Referencoj

  1. La nombro de 308 stacioj ne inkluzivas la fikcian stacion Funiculaire de Montmartre. Tiu ĉi fakte estas konsiderata kiel metrostacio (kaj du haltejoj) fare de RATP kaj statistike ligita kun linio 2, kio klarigas kial RATP anoncis 305 staciojn kaj ne 304 en 2020.
  2. Trafic annuel et journalier (XLS). Observatoire de la mobilité en Île-de-France (Omnil) (2021). Arkivita el la originalo je 2022-10-04. Alirita 2022-10-09.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.