Metroo de Novjorko | |||||
---|---|---|---|---|---|
New York City Subway | |||||
metroo | |||||
Komenco | 1904 vd | ||||
Lando(j) | Usono vd | ||||
Situo | Nov-Jorko | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Metroo en stacio Marcy Avenue | |
metroo | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Novjorko, Usono |
Transportsistema speco | metroo |
Komenco de trafiko | 27-a de novembro 1904 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 1 370 km (851 mi) |
Nombro de linioj | 24 |
Nombro de veturiloj | 6418 |
Nombro de stacioj | 472 |
Aliaj informoj | |
Traklarĝo | 1 435 mm |
Posedanto | City of New York |
Transportisto | New York City Transit Authority (NYCTA) |
La Metroo de Novjorko (angle New York City Subway) estas la publika transportilo la plej granda en Usono kaj unu el la plej grandaj de la mondo, kun 472 stacioj (424 unikaj stacioj) kaj 656 mejloj (1.056 km) da primaraj fervojoj.
Se oni kalkulus la sekundarajn fervojojn kaj riparejojn kaj parkejojn, la tuto altiĝus ĝis 842 mejloj (1.355 km). La metroo estas gvidata de publika entrepreno MTA New York City Transit apartenanta al la ŝtato Novjorkio. Kvankam ĝi estas konata kiel "subway" (subtera), ĉirkaŭ kvardek procentoj de la tuta sistemo troviĝas surtere. Ĝia unua linio malfermiĝis en 1904.
La nuntempa metroo formiĝis en 1940 per la unuiĝado de tri apartaj metroaj firmaoj: la Interkomunumo Metroo Firmao (IRT), la Broklino-Manhatano Transporto Firmao (BMT), kaj la Sendependa Metroo Sistemo (IND).
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo (angle, tradukebla per Google-Tradukilo)
- UrbanRail.Net
|