Metroo de Kaoŝiungo | |
---|---|
Trajno sur ruĝa linio | |
Mass Rapid Transit | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Kaoŝiungo Tajvano |
Transportsistema speco | Metroo, malpeza trajno |
Komenco de trafiko | 9-a de marto 2008 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 57,5 km |
Nombro de linioj | 3 |
Nombro de stacioj | 61 |
Aliaj informoj | |
Traklarĝo | 1 435 mm |
Transportisto | Kaohsiung Rapid Transit Corporation |
La Metroo de Kaoŝiungo (ĉine 高雄捷運) estas metroo en Kaoŝiungo, Tajvano kaj konsistas el tri linioj. La totala longo de la reto estas 57,5 km (dutraka), el kiuj 80 % estas subtera kaj 20 % estas supertera, kun 61 stacioj. Post pluraj provoj, la konstruado de la metroo komenciĝis en oktobro 2001. La Ruĝa Linio kaj Oranĝa Linio estis enservigitaj respektive la 9-an de marto 2008 kaj la 14-an de septembro 2008. La metroo estis konstruita kaj estas funkciigata fare de "Kaohsiung Rapid Transit Corporation" (KRTC) laŭ 36-jara koncesio-kontrakto subskribita kun la municipo.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.