Metodi GALESKI estas unu el la pioniroj de la Esperanto-movado en Prilep, Makedonio, tiama Jugoslavio, dum la 20a jarcento. Galeski estas unu el la fondintoj de la Esperanto-societo "La Progreso" en 1963. Krom tio Galeski gvidis multajn esperantaj kursojn en Prilep, estis prezidanto de Makedonia Esperanta Ligo (MEL), delegito en UEA kaj estrarano de la societo "La Progreso".

Kun Gjorgji Pop-Atanasov li verkis la ĝis nun solan vortaron makedonan-Esperanto-makedonan (1977).

Verkoj

  • 1977: Galeski, Metodi; Pop-Atanasov, Gjorgji. Esperanto-makedona kaj makedona-Esperanta vortaro kun konciza gramatiko. Prilep: Esperanto-Societo “La Progreso”, 1977. 283 p.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.