Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Metanamido.
Metilamino
Metilamino
Plata kemia strukturo de la
Metilamino
Metilamino
Tridimensia kemia strukturo de la
Metilamino
Metilamino troviĝas en la Mercurialis annua.[1]
Alternativa(j) nomo(j)
  • Metanamino
  • Aminometano
  • Monometilamino
  • Unumetilamino
Kemia formulo
CH5N
CAS-numero-kodo74-89-5
ChemSpider kodo6089
PubChem-kodo6329
Merck Index15,6088
Fizikaj proprecoj
Aspektosenkolora gaso kun fiŝodoro
Molmaso31.058 g·mol−1
Denseco0.897g cm−3
Fandpunkto−93.5 °C
Bolpunkto−6.6 °C
Refrakta indico 1,3745
Ekflama temperaturo−18 °C[2]
Memsparka temperaturo430 °C
Acideco (pKa)10.6
SolveblecoAkvo:1080 g/L
Mortiga dozo (LD50)100 mg/kg (buŝe)
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
02 – Treege brulema 04 – Produkto sub premo
05 – Koroda substanco 07 – Toksa substanco
GHS SignalvortoDamaĝo
GHS Deklaroj pri damaĝojH220, H224, H225, H280, H302, H314, H315, H318, H319, H332, H335[3]
GHS Deklaroj pri antaŭgardojP233, P240, P241, P242, P243, P260, P261, P264, P270, P271, P280, P301+312, P301+330+331, P302+352, P303+361+353, P304+312, P304+340, P305+351+338, P310, P312, P321, P330, P332+313, P337+313, P362, P363, P370+378, P377, P381, P403
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Metilamino estas primara organika amino konsistante je unu metila grupo (-CH3) ligita al alia amina grupo (NH2). Ĝi estas senkolora gaso kun fiŝodoro derivata el amoniako kie unu hidrogenatomo de la amoniaka grupo anstataŭiĝas de metila grupo (-CH3).

Ĝi estas la plej simpla amino komercebla en solvaĵoj de metanolo, etanolo, kvarhidrofurano aŭ akvo, aŭ sub gasa anhidra formulaĵo en metalaj ujoj kunpremitaj. Industrie, metilamino estas transportata en ĝia anhidra formo en motorvagonoj kaj kunpremitaj tankoj.

Metilamino uzeblas kiel konstrubloko por sintezo de multe da aliaj komerce disponeblaj komponaĵoj. Ĝi estas solvebla en akvo, etanolo, benzeno, acetono kaj etero.

Sintezoj

Sintezo 1

  • Preparado de la metilamino per traktado de metanolo kaj amoniako:

metanolo +amoniako metilamino +akvo

Sintezo 2

  • Preparado de la dumetilamino per traktado de metilamino kaj metanolo:

metilamino +metanolo dumetilamino +akvo

Sintezo 3

  • Preparado de la trimetilamino per traktado de dumetilamino kaj metanolo:

dumetilamino +metanolo trimetilamino +akvo

Sintezo 4

  • Preparado de la etilamino ekde la metilamino:[4]

metilamino metanolo jodometano acetonitrilo etilamino

Literaturo

Vidu ankaŭ

Referencoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.