Metila laktato | |||
Plata kemia strukturo de la Metila laktato | |||
Tridimensia kemia strukturo de la Metila laktato | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
| |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 547-64-8 | ||
ChemSpider kodo | 13839235 | ||
PubChem-kodo | 11040 | ||
Merck Index | 15,6166 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | senkolora likvaĵo | ||
Molmaso | 104,105 g·mol−1 | ||
Denseco | 1,093g cm−3 | ||
Fandpunkto | -66 °C | ||
Bolpunkto | 144 °C | ||
Refrakta indico | 1,4156 | ||
Ekflama temperaturo | 49 °C | ||
Acideco (pKa) | 3,86 | ||
Solvebleco | Akvo:Tute solvebla | ||
Mortiga dozo (LD50) | >2000 mg/kg (buŝe)[1] | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Riskoj | R10 R36/37 | ||
Sekureco | S24 S25 | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero
| |||
GHS Damaĝo Piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Averto | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H226, H319, H335 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P210, P233, P240, P241, P242, P243, P261, P264, P271, P280, P303+361+353, P304+340, P305+351+338, P312, P337+313, P370+378, P403+233, P403+235, P405, P501[2] | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Metila laktato aŭ C4H8O3, ankaŭ konata kiel metila estero de laktata acido estas unubaza estero formita elde laktata acido kaj metanolo, ordinare uzata kiel solvanto. Laktato de metilo apartenas al la estera grupo de kombinaĵoj kiuj estas konsiderataj netoksaj kaj alte biodegradeblaj. Metila laktato estas senkolora travidebla likvaĵo, komplete solvebla en akvo kaj plejmulto el la organikaj solvantoj. Ĝi estas solvanto por la nitrocelulozo, celuloza acetato, celuloza acetobutirato kaj celuloza acetopropanoato.
Hidrolizo de laktataj esteroj al laktata acido kaj alkoholo plej ofte okazas post haŭta kaj buŝa apliko. Laktata acido estas la nature okaza metabolito kaj ĝia tokseco rezultas plejparte pro ĝia acideco.
Laktata acido estis unue raportita en 1780 de la sveda kemiisto Carl Wilhelm Scheele (1742-1786) elde la acida lakto. La vorto kompreneble derivas el la latina vorto por lakto. En 1808, Jöns Jacob Berzelius (1779-1848) malkovris ke laktata acido ankaŭ estas produktata en la muskoloj dum fizika klopodo. En 1873, ĝia strukturo estis estabiligita de la germana kemiisto Johannes Wislicenus (1835-1902).
Sintezoj
Sintezo 1
- Preparado per interagado de laktata acido kaj metanolo:[3]
+ |
Sintezo 2
+ |
Reakcioj
Reakcio 1
- Preparado de metila akrilato per pirolizo de la metila laktato en ĉeesto de keteno aŭ etenono:[5]
|