veterstacio subĉiela

Veterstacio estas kunmetaĵo de diversaj vetermezuriloj, kiu servas por mezuri meteorologiajn datenojn kaj tielmaniere servas al la veterobservado je certa loko kaj helpas al la klimato-esploroj.

Veterstacio estas uzataj por ŝtataj vetermezuradoj kaj veterprognozoj – ekzemple tiuj de la Germana Veterservo (DWD) – kaj aliaj veterservoj. Oni distingas analogajn kaj ciferecajn veterstaciojn.

La germana veterservo havas 131 aŭtomatajn (senhomajn). Male al tio, la 51 veterobservejoj havas deĵorantojn, kiuj kolektas grandskale veterdatojn kaj faras veterobservojn.

La plej malnova veterstacio estas la stacio ce la stelobservejo Kremsmünster (benediktana kolegiato en supra Aŭstrio). Ĝi estas ekipita en 1762 kaj havas tutmonde la plej longe kontinuajn mezurdatojn.

Analogaj veterstacioj

horloĝa veterstacio sur la “Aufsessplatz” en Nürnberg

Analogaj veterstacioj estas ofte la tiel nomataj veterkabanoj (ankaŭ termometra kabano). Estas malgrandaj „kestoj“ el ligno aŭ veterpersista plastiko, kiuj protektas la mezurinstrumentojn kontraŭ pluvo kaj malpuraĵo.

Avantaĝoj de analogaj stacioj

  • elektro ne necesas
  • pli bona prijuĝo kiel precizaj kaj fidindaj la mezurdatenoj estas.
  • la observanto ankaŭ faras pliajn tuj loke videblajn observojn (ekzemple vetersinsekvo, videbleco), kiuj estas tre valoraj.

Malavantaĝoj

  • la mezurdatenoj nur estas notitaj en certaj tempospacoj (ekzemple ĉiu hore).
  • veterdatenoj devas esti notitaj "per la mano", kio kaǔzas altajn kostojn.

Ciferecaj veterstacioj

veterradarstacio de la Germana Veterservo DWD en Dreieich-Offenthal
cifereca veterstacio kun specialaj funkcioj

La ciferecaj veterstacioj havas kontraŭajn avantaĝojn kaj malavantaĝojn (vidu mslsupre). Ili konsistas el du aŭ pluraj partoj:

  • la baza stacio, kiu ricevas datenojn kaj analizas ilin;
  • la sentiloj por mezuri la datenojn kaj ilia transsendado.

La plej multaj sentiloj estas :

Simpla veterprognozo

malmoderna veterstacio
veterstacio Hockenheim

Modernaj stacioj konsideras ankaŭ la evoluon de la temperaturo, kun iuj eĉ ĉiuj aliaj datenoj kolektitaj ekstere. Tielmaniere la antaŭvidoj estas pli fidindaj kaj faras la ĝustan antaŭdiron de la vetero loke por 70 ĝis 90 elcentoj de la kazoj.

Literaturo

  • (germane) Jürgen W. Schmidt: Zur Geschichte der Wetterstation auf der Schneekoppe. In: Fachprosaforschung - Grenzüberschreitungen. Bd. 7, Baden-Baden 2012, S. 351–370, ISSN 1863-6780.

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.