Metakrilatoj (IUPAC: 2-metilpropenatoj) estas la saloj, esteroj, kaj konjugaciaj bazoj de metakrilata acido. La metakrilata jono estas la anjono H3C-C=CH2-COO-. Ofte, metakrilato rilatas al esteroj de metakrilata acido, la plej ofta membro estanta metila metakrilato. Tiuj metakrilatoj enhavas vinilenan grupon. Tiuj kunmetaĵoj estas interesaj ĉar ili estas dufunkciaj: la vinilena grupo estas sentema al polimerigo kaj la karboksila grupo portas miriadon de funkcioj. Modifitaj metakrilatoj ankaŭ estas multaj, kelkaj ekzemploj estante akrilatoj (CH2=CHCOO−R) kaj cianometakrilatoj (CH2=C(CN)CO2R). Metakrilato ankaŭ povas rilati al polimetakrilatoj preparitaj tra la polimerigo de la vinilenaj grupoj de metakrilataj monomeroj.

Kelkaj metakrilatoj

Vidu ankaŭ

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.