Meszes [meseŝ] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Edelény. La loknomo signifas: kalka.

Vojo en Meszes
Kalvinana kirko de Meszes

Bazaj informoj

Situo

Meszes situas sur malebenaĵo, fine de sakovojo. Szendrő troviĝas 12, Edelény 27, Miskolc 45 km-ojn.

Historio

La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. La unua mencio devenis el 1317 laŭ tiama ortografio "Mezes". Dum la mezepoko la kampoj apartenis al la reĝino. En 1961 kolĥozo formiĝis. Vilaĝservoj estas biblioteko, interretejo, kuracejo, kuratoro, migra poŝto, vendejo, kafejeto.

Vidindaĵoj

  • katolika preĝejo de 2001
  • kalvinana preĝejo
  • kastelo de Karola
  • akvorezervujo nomata Rakaca 2 km-ojn for de 1962, koordinatoj de tutmonda loktrova sistemo: 48.4396/20.7955, la digo estas 850 m-ojn longa, 8 m-ojn alta, la akvo estas 4-13 m-ojn profunda

Fontoj

  • hungara kaj germana Vikipedioj
  • Földrajzi Világatlasz, Budapest, 1992
  • www.vendegvaro.hu
  • www.gyaloglo.hu
  • www.meszes.hu
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.