Mesterháza [meŝterhaza] estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Sárvár. La loknomo hungare signifas: domo de majstro.
Bazaj informoj
- Areo: 4 km²
- Loĝantaro: 170
- Poŝtkodo: 9662
- Telefonprefikso: 94
- Koordinatoj: 47°22′25″N 16°51'47″E
Situo
Mesterháza situas laŭ flankovojoj. Bük troviĝas 8, Csepreg 15, Sárvár 18, Szombathely 32, Budapeŝto 198 kilometrojn .
Historio
La unua mencio devenis el 1426 en formo Vesterháza. La hodiaŭa formo aperis en 1479. Inter 1913 kaj 1974 la vilaĝeto havis fervojan kontakton. En Mesterháza migra poŝto servas.
Vidindaĵoj
En Mesterháza estas kapelo omaĝe al Sankta Anna kaj klasikisma kastelo de Jekelfalussy [jekelfaluŝi].
Famuloj
En Mesterháza naskiĝis inĝeniero Zoltán Skriba.
Famaj nomportantoj
Fontoj
- WikiTrans
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.