Komunumaro Mesoko
Blazono de la komunumaro Mesoko
Mesoko
Mapo de la komunumaro Mesoko
subdistrict of the canton of Graubünden
Kantono Grizono
Distrikto Moësa
ĈeflokoMesoko
Koordinatoj 46° 23′ N  13′ O / 46.383 °N, 9.217 °O / 46.383; 9.217 (mapo)Koordinatoj: 46° 23′ N  13′ O / 46.383 °N, 9.217 °O / 46.383; 9.217 (mapo)
Nombro de loĝantoj2271 (2009-12-31)
Areo262,04 km²
Loĝantardenseco loĝantoj/km²

La komunuaro Mesoko (en la itala lingvo circolo di Mesocco, en la germana lingvo Kreis Misox, en la romanĉa lingvo circul da Mesauc) estas administra unuo de Kantono Grizono kaj parto de la distrikto Moësa. Ĝi havis 2271 loĝantojn la 31-an de decembro 2009. Ĝia ĉefloko estas Mesoko.

Geografio

La komunumaro Mesoko situas sur la suda flanko de San-Bernardino-Pasejo kaj konsitas el la supra parto de la valo de la rivero Moësa. La Lago de Isola estas baraĵlago, kiu per sia elektra energio estas grava enspezofonto de Mesoko.

Trafiko

San-Bernardino-Pasejo estas grava nord-sud-konekto de Svislando, tra kiu kondukas per tunelo la svisa aŭtovojo A13 kaj super la pasejkulmino la kantona ĉefvojo n-ro 13.

Lingvoj

La ĉefa lingvo en la komunumaro Mesoko estas la itala.

Komunumoj de la komunumaro Mesoko

La komunumaro Mesoko konsistas (stato en 2009) el 3 komunumoj, el kiuj ĝis ĉefloko Mesoko estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
LostalloLostallo68050.863821
MesoccoMesocco1230164.763822
SoazzaSoazza36146.423823
Totale 32271262,04

Historio

La komunumaro Mesoko estis kreita surbaze de la tiam nova administracia ordo de Kantono Grizono el la antaŭa tribunalkomunumo Mesoko.[1]

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.