Biologia klasado | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
La mesitoj (Mesitornitedoj) estas familio de birdoj de necerta aliĝo. Ili estas malgrandecaj, preskaŭ neflugaj birdoj endemiaj de Madagaskaro. Ĝenerale brunecaj kun pli palaj subaj partoj, ili estas iome similaj al fazanoj kaj estis dekomence lokitaj kun la Kokoformaj. Plej komune ili estis lokitaj en la Gruoformaj (gruoj, raloj kaj parencoj), sed ankaŭ tio estis disputita pli ĵuse. Foje oni konsideris eĉ propran ordon Mesitornitoformaj aŭ Mesitoformaj. Ili estas la nura birdofamilio kun pli ol du specioj en kiu ĉiu specio estas minacata; fakte ĉiuj tri estas listitaj kiel vundebla.
Biologio
Ili estas birdoj de arbaroj kaj arbustaroj, kiuj manĝas insektojn kaj semojn. La Bruna kaj la Blankabrusta mesitoj manĝas surgrunde, plukante insektojn el folioj kaj sub ili, same kiel ĉe malalta vegetaĵaro. La Dezerta mesito uzas sian longan bekon por plukoserĉi engrunde. Aliaj birdoj, kiaj Dikruredoj kaj Muŝkaptuledoj, sekvas la mesitojn por kapti insektojn elpelitajn kaj nekaptitajn de mesitoj. Tiuj estas voĉemaj birdoj, kun alvokoj similaj al tiuj de paserinoj, uzitaj por teritoria defendo. La ino demetas 2 aŭ 3 blankajn ovojn en nesto konstruita el bastonetoj lokita en arbusto aŭ sur malalta branĉo.[1] La specioj de la genro Mesitornis estas monogamaj; Monias benschi estas poligama kaj malkiel la aliaj du samfamilianoj ĝi montras gravan kazon de seksa dukromatismo.
Sistematiko kaj taksonomio
Estas du genroj, Mesitornis (2 specioj) kaj Monias (Dezerta mesito).
- Blankabrusta mesito, Mesitornis variegata
- Bruna mesito, Mesitornis unicolor
- Dezerta mesito Monias benschi
Historie, mesitoj estis ligitaj al Kolombedoj kaj al Cinkledoj. Dum tio lasta estas certe malĝusta, estas ioma indiko ke ili povus ja esti iom pli proksime (kvankam ne tre proksime) al la Kolomboformaj.[2] Ankaŭ la supozitaj gruoformaj Kaguo kaj Sunbirdo (kaj eble ankaŭ la formortintaj adzobekuloj) povus esti ne tro distantaj parencoj. Tiuj lastaj taksonoj, rimarkinde, estis ĉiuj nur provizore lokitaj ĉe la Gruoformaj, kaj estas ŝajne ĉiuj originintaj el Gondvano; kiel la mesitoj, la Kaguo kaj la Sunbirdo estas inter la malmultaj birdoj kiuj posedas polvolanugon. Ĉiukaze, la informo indikante eblan rilaton inter la "strangaj gruoformaj" (kaj eble kolomboj) ne estas sufiĉe forta por marki firman konkludon (Fain & Houde 2004). Diskuteble, ili povus ankaŭ esti konsiderataj kiel ordo per si mem (Mesitornithiformes aŭ Mesitornitoformaj) kiel jam iam oni faris foje, sed malkiel ĉe la Hoacino, oni faris ankoraŭ malmultan studadon pri filogenetiko pri mesitoj.
La studo pri DNA fare de Hackett et al.[2] sugestis, ke la Mesitedoj estas frata grupo de kolomboj, iome pli diste rilataj al la pterokloj, faetonoj, greboj kaj flamengoj, ene de proponita klado "Metaves". Aliaj fakuloj malkapablis konfirmi la kladon "Metaves".[3]
Referencoj
- ↑ Archibald, George W.. (1991) Forshaw, Joseph: Encyclopaedia of Animals: Birds. Londono: Merehurst Press, p. 100–101. ISBN 1-85391-186-0.
- 1 2 A Phylogenomic Study of Birds Reveals Their Evolutionary History, Shannon J. Hackett et al., SCIENCE VOL 320 27 JUNE 2008
- ↑ Fain, M.G. & Houde, P. (2004) Parallel radiations in the primary clades of birds. Evolution. 58(11):2558-73.
Eksteraj ligiloj
- Dezerta mesito (Ifaty, Madagaskaro) — foto de Luke W. Cole
- Mesitaj filmetoj ĉe Internet Bird Collection
|