Merkuro | |
Planedo | |
astronomia simbolo | |
Merkuro, fotita de la usona kosmoesplorilo Messenger. | |
Ter-interna planedo • ena planedo | |
---|---|
Astronomia simbolo | vd |
Nomita laŭ | Merkuro vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | nekonata valoro vd |
Dato de malkovro | Pratempo |
Loko de malkovro | nekonata valoro vd |
Unua superflugo | Mariner 10 (29-an de marto 1974) |
Unua enorbitiĝo | Messenger (18-an de marto 2011) |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
57 909 100 km (0,39 AU) 46 001 200 km (0,31 AU) 69 816 900 km (0,47 AU) |
Discentreco | 0,205 630 |
Meza anomaliangulo | 174,796° |
Klinangulo | 7,005° (rilate al la ekliptiko); 3,38° (rilate al la suna ekvatoro); 6,34° (rilate al la ebeno de Laplace) |
Periodo | 87,9691 tagoj |
Meza cirkulrapido | 47,87 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
48,331° |
Argum. de periapsido | 29,124° |
Naturaj satelitoj Ringoj |
Neniu Neniu |
Fizikaj ecoj | |
Diametro - Plateco - Areo - Volumeno |
(4 879,4 ± 2) km < 0,0006 7,48 × 107 km2 6,083 × 1010 km3 |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
3,3022 × 1023 kg 5427 kg/m3 3,7 m/s2 4,25 km/s |
Rotacia periodo - Sidera periodo |
58,646 tagoj |
Aksa kliniteco | (2,11 ± 0,1)' |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo - Minimuma - Averaĝa - Maksimuma |
(de poluso ĝis ekvatoro) 80 K ĝis 100 K 200 K ĝis 340 K 380 K ĝis 700 K |
Geometria albedo Albedo laŭ Bond |
0,142[1] 0,068 |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo - Minimuma |
1,9 vd -1,9 (laŭ iuj fontoj -2,6) |
Angula diametro - Minimuma - Maksimuma |
4,5" 13" |
Merkuro[2] estas la plej malgranda planedo de la Sunsistemo, kaj ankaŭ la plej proksima al la Suno.
Merkuro ricevis sian nomon de la romia dia heroldo Merkuro, verŝajne pro sia rapida migrado tra la ĉielo. Ties helmon kun flugilojn montras la astrologia simbolo de Merkuro: ☿.
La planedo posedas nek naturajn satelitojn, nek ringojn.
Fizikaj ecoj
Merkuro estas la malplej granda planedo; ĝi tamen estas pli granda ol Plutono aŭ ol la Luno. Ĝi aspektas simile al la Luno: ĝia surfaco same riĉas je krateroj kaj montoj. La kraterojn kaŭzis la frapado de asteroidoj kaj kometoj, same kiel sur la Luno, sed la krateroj estas plejparte pli grandaj ol tiuj de la Luno, ĉar apud la Suno astroj iras multe pli rapide. La plej granda kratero estas Caloris, 1550 km en diametro, 3,8-3,9 miliardojn da jaroj en aĝo.[3] La kolizio, kiu estigis ĝin, estis tiel giganta, ke ĝi, kiel oni supozas, sulkigis la kontraŭan flankon de Merkuro.
Merkura mistero estas ĝia forta magneta kampo, kiu defias nian komprenon pri la formiĝo de la Suno kaj la planedoj. Ĝi supozigas, ke Merkuro iam estis multe pli granda, aŭ la Suno multe pli brila.
Tago de Merkuro estas la plej longa el ĉiuj planedoj de la Sunsistemo – 176 teraj tagoj – kaj estas eĉ pli longa ol al merkura jaro (88 tertagoj).
Pro la malgranda distanco ekde la Suno, Merkuro estas la dua plej varmega planedo de la Sunsistemo, post Venuso: en la ekvatora regiono la temperaturo povas atingi 700 K, kio sufiĉas por fandi plumbon. La merkura nokto, tamen, estas aparte malvarma - nur 100 K, pro la manko de densa atmosfero.
Historio de observado
Merkuro estas videbla en la ĉielo de la Tero ankaŭ sen teleskopo, kaj tial estas konata ekde la pratempo. Ĝia proksimeco al Suno malfaciligas observadon, kaj ĝi nur videblas okaze de sunleviĝo kaj sunsubiro; malgraŭ tio, jam la antikvaj egiptoj, la ĉinoj kaj la sumeranoj (en la 3-a jarmilo antaŭ Kristo) konis ĝin.
La helenoj atribuis al la planedo du nomojn: Apolono, kiel matena astro, kaj Hermeso, kiel vespera astro. Ĉirkaŭ 4-a jarcento antaŭ Kristo grekaj astronomoj komprenis, ke temas pri la sama planedo.
Pro la malfacila observeblo de la ĉirkaŭsuna regiono el Tero, ĝis la 20-a jarcento oni kutimis pensi, ke Merkuro ne estis la plej interna planedo de la sunsistemo; iuj astronomoj asertis, ke ili observis pli internan planedon, Vulkano. Tamen, neniu tia korpo ekzistas, kaj verŝajne dum iuj el tiuj observatoj la koncernita objekto estis Merkuro mem.
En la jaro 1631 la franca astronomo Pierre Gassendi kiel la unua observis pasado de la Suno fare de Merkuro, danke al antaŭkalkuloj de Johannes Kepler. En 1639 la itala astronomo Giovanni Battista Zupi perteleskope observis, kaj priskribis, la fazojn de Merkuro, tute similaj je tiuj de Venuso kaj de la Luno; tio pruvis, ke ankaŭ Merkuro orbitis la Sunon.
Esplorado
Pro sia proksimeco al la Suno, Merkuro estas malfacile studebla. Kiam kosma ŝipo estas tiel proksime de la Suno, ĝia rapido tre pligrandiĝas kaj haltiĝi apud Merkuro (por alteriĝi sur surfaco de la planedo aŭ fariĝi ĝia satelito) estas problema. Tio postulas eĉ pli multe da hejtaĵon ol por ke forlasu la Sunsistemon.
Ĝis la fino de la 20-a jarcento unu flanko de la planedo estis tute nekonata. La plimulto de nia scio pri Merkuro tiam devenis de tri superflugoj fare de la usona kosmoesplorilo Mariner 10 en 1974 kaj 1975. Ĝis nun, roboto neniam staris sur surfaco de Merkuro.
La unua enorbitiĝo estas tiu de la kosmoesplorilo Messenger (anglalingva akronimo de MErcury Surface, Space ENviroment, GEochemistry, and Ranging – Surfaco, Spaca Medio, Geokemio kaj Liniiĝo de Merkuro), komenciĝanto en 2011. La sondilo estis lanĉita la 3-an de aŭgusto 2004, kaj ĝiaj ĉefaj taskoj estas la plena ekkono de la surfaco kaj esploro ĉe la polusoj pri glacio.
Kulturhistorio
La sumeroj nomis Merkuron Ubu-idim-gud-ud; la babilonanoj uzis nomojn Nabu, gu-ad, gu-utu.
En antikva Grekujo la planedo Merkuro rilatis al la dio kaj diomesaĝisto Hermeso kaj, eble, ankaŭ al la titanoj[4] Metis kaj Koios. La planedo videbla nur en krepusko kaj tial videbla nur malfacile, la moviĝemega planedo iĝis kiel simbolo de Hermeso estanto patrono de komercistoj, vojaĝistoj, ŝtelistoj. Ĉe la romianoj Hermes korespondis, almenaŭ en la postantikva epoko, al Mercurius, kies nomo devenas de mercari (latine komerci).
Laŭ li estas nomata tago de la semajno: dies Mercurii, en Esperanto merkredo, en la germana Mittwoch, en la franca mercredi, en la itala mercoledì, en la hispana miércoles, en la rumana miercuri, en la albana e Mërkura. La ĝermanoj rilatigis la planedon al la dio Odin aŭ Wotan, al kiu rilatas la sama semajntago: en la angla Wednesday kaj en la nederlanda Woensdag.
En la antikvo kaj en la mondo de la mezepokaj alkemistoj Merkuro estis ligita al la moviĝema planedmetalo hidrargo. En multaj lingvoj la nomo de la metalo montras ankoraŭ nuntempe tiun devenon: en la angla Mercury, en la franca Mercure.
Ĉielo vidata de Merkuro
De Merkuro la Suno estas vidata kiel mezkvante 2,5-oble pli granda (laŭ diametro) kaj 6-oble pli hela ol de la Tero. Ĉi tiuj parametroj estas tre variemaj (diametro de 2,2 ĝis 3,2, heleco de 4,8 ĝis 10,2), ĉar la formo de la orbito de Merkuro estas ne tre proksima de la cirkonferenco (havas grandan discentrecon). La granda discentreco krome kaŭzas, ke dum iuj periodoj de la merkura jaro la Suno haltas aŭ eĉ iras malantaŭen en la ĉielo de Merkuro.
La laŭ heleco dua astro de la merkura ĉielo estas Venuso. Ĝi estas tie eĉ multe pli hela ol en la ĉielo de la Tero, ĉar de la Tero oni neniam vidas Venuson je plena fazo (ĝi estas en ĉielo tro proksima al la Suno), sed de Merkuro plena Venuso estas vidata dum opozicio laŭ la Suno kaj havas videblan magnitudon −7,7.[5]
La Tero estas ankaŭ tre hela astro en merkura ĉielo (magnitudo −5). Eĉ la Luno lumas simile al helaj steloj (magnitudo −1,2) kaj kiel regulo estas videbla aparte de la Tero (la plej granda videbla distanco inter la Tero kaj la Luno estas ĉirkaŭ 15′).
Referencoj
- ↑ Mallama, A.; Wang, D.; Howard, R.A. (2002). “Photometry of Mercury from SOHO/LASCO and Earth”, Icarus 155 (2), p. 253–264. doi:10.1006/icar.2001.6723.
- ↑ en vortaro.net
- ↑ http://www.newscientist.com/article/dn13257
- ↑ J.M.Hunt, Planets, Their Powers and Their Titans (Planedoj, ĝiaj fortoj kaj titanoj), eld. Desy
- ↑ Yakov Perelman; Arthur Shkarovsky-Raffe. (2000) Astronomy for Entertainment. University Press of the Pacific. ISBN 0-89875-056-3.
Literaturo
- Lexikon der Astronomie. (Leksikono de astronomio), 2 volumoj. Herder, Freiburg-Basel-Vieno 1989, ISBN 3-451-21632-9
- ABC-Lexikon Astronomie (Aboco-leksikono pri astronomio). Spektrum Akademischer Verlag, Heidelberg-Berlin-Oxford 1995, ISBN 3-86025-688-2
- David Morrison: Planetenwelten (Planedmondoj). Spektrum Akademischer Verlag, Heidelberg-Berlin 1999, ISBN 3-8274-0527-0
- Planeten und ihre Monde (Planedoj kaj ties mondoj). Spektrum Akademischer Verlag, Heidelberg-Berlin 1997, ISBN 3-8274-0218-2
- Der NASA-Atlas des Sonnensystems (La NASA-atlaso de la sunsistemo). Knaur, Munkeno 2002, ISBN 3-426-66454-2
- Holger Heuseler, Ralf Jaumann, Gerhard Neukum: Zwischen Sonne und Pluto (Inter Suno kaj Plutono). BLV, Munkeno-Vieno-Zürich 1999, ISBN 3-405-15726-9
- Edward J. Tarbuck und Frederick K. Lutgens: Ciencias de la Tierra. Una Introducción a la Geología Física (Sciencoj de la Tero. Enkonduko al la fizika geologio). Prentice Hall, Madrid 2000, ISBN 84-8322-180-2
- Hielo en Mercurio. en: Joan Pericay: EL Universo. Enciclopedia de la Astronomía y el Espacio. Vol. 5. Editorial Planeta-De Agostini, Barcelona 1997, S. 141–145.
- Stardate, Guide to the Solar System (Stelpordego, gvidlibro al la sunsistemo). Publikaĵo de la University of Texas at Austin McDonald Observatory.
- Our Solar System, A Geologic Snapshot (Nia sunsistemo, geologia foto). NASA (NP-157). Majo 1992.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Merkura datumfolio de la NASA
- Merkura priskribo en privata retejo
- Merkura atlaso – NASA
- "La sondilo Messenger superflugas Merkuron" artikolo el la retejo "Eventeo" de la 6-a de oktobro 2009 (esperante) Arkivigite je 2012-01-11 per la retarkivo Wayback Machine
- Mercure, (Le système solaire à portée de votre souris - La Sunsistemo musklake atingebla)
|