La kartografie uzata merkatora projekcio estas formo de cilindra projekcio de mapo, nomata laŭ la flandra kartografo Gerhard Mercator. En ĝi la projekcio de la (en vero proksimume globa aŭ sfera, se temas pri la tuta tero, aŭ globoparta, se temas pri parto) tera surfaco estas distordita tiel, kvazaŭ la tersurfaco estus cilindro, kies akso (en "normala merkatora projekcio") samus al la tera akso. Unue do la sursferaj detaloj estas orte ĵetataj kvazaŭ sur cilindron ĉirkaŭantan ĝin, kaj en dua paŝo por ne misformigi la kontinentojn, li pligrandigis ilin vertikaldirekte je la sama kvanto, laŭ kiu ili estas horizontale pligrandigitaj pro la orta elĵeto. Tiel ju pli la landoj estas altlatitudaj, des pli ili aperas trograndaj sur la mapo; sed tio havas la avantaĝon konservi iliajn formojn. La tre norda kaj tre sudaj partoj de la tero, unuavice Arktiko (respektive mape Gronlando) kaj Antarktiko, en tiu projekcio aspektas eksterproporcie grandaj, sed en mapaj detaloj do la geografiaj formoj estas fidele reprezentataj - ekzemple konstruaĵoj kun cirkla fundamento bildiĝas cirkle, kaj konstruaĵoj kun kvadrata fundamento kvadrate.
Laŭ la fakto ke proksime de la ekvatoro areoj aspektas aparte malgrande, kaj ju pli proksime al la polusoj des pli grande, en merkatoraj mapoj ne eblas fidele kompari la areojn de diversaj mondopartoj laŭ simpla komparo. Krom la "normala merkatora projekcio", en kiu la mapoprojekcia cilindra akso kaj la vera tera akso identas, ankaŭ ekzistas "transversa merkatora projekcio", en kiu la du aksoj havas ortangulan angulon, kaj "oblikva merkatora projekcio" por ĉiuj aliaj anguloj de la du aksoj.