Merengo (hispane, merengue [merenge]) estas dancostilo kiu originas en Domingo. Ĝia ritmo estas pli rapida ol tiu de salso kaj ĝi havas pli simplan bazan paŝon (1,2,1,2 kompare kun 1,2,3-5,6,7 en la salso). Kvankam merengo havas rapidan ritmon, eĉ ekzistas arda merengo ('hot merengue') kiu havas probable la plej rapidan ritmon de ĉiuj Latin-Amerikaj dancoj.

Konataj merengomuzikistoj estas inter alie: Las Chicas Del Can, Kinito Mendez, Johnny Ventura, Miriam Cruz, Fernandito Villalona, Elvis Crespo kaj Juan Luis Guerra.

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.