Mercia | |||||||||
| |||||||||
| |||||||||
historia lando • klienta ŝtato | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Geografio
| |||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||
Loĝantaro | |||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||
| |||||||||
Mercia estis anglosaksa regno en la meza parto de Anglio. Ĝi fondiĝis en la 6-a jarcento. De la 7-a jarcento ĝis la alveno de la danoj en la mezo de la 9-a jarcento, la reĝoj de Mercia ofte tre potencis.
Reĝoj de Mercia
- Icel (frua 6-a jarcento)
- Cnebba (filo de Icel)
- Cynewald (filo de Cnebba)
- Creoda (filo de Cynewald, reĝo ĉ.583-ĉ.593)
- Pybba (filo de Creoda, reĝo ĉ.593-ĉ.606)
- Cearl (reĝo ĉ.606-ĉ.626)
- Penda (filo de Pybba, reĝo ĉ.626-655)
- Eowa (frato de Penda kaj kunreĝo ĉ.635-652. Li mortis en batalo.)
- Peada (filo de Penda, reĝo de parto de Mercia ĉ.653-656. Li estis murdata.)
- Oswiu, reĝo de Northumbria kiu regis Mercian de 655 al 658
- Wulfhere (reĝo 658-675)
- Aethelred la 1-a (frato de Wulfhere, reĝo 675-704)
- Coenred (filo de Wulfhere, reĝo 704-709)
- Ceolred (filo de Aethelred la 1-a, reĝo 709-716)
- Ceolwald (reĝo 716 - ne tute certas ke li ja ekzistis)
- Aethelbald (reĝo 716-757)
- Beornred (reĝo 757. Li estis venkata de Offa kaj eble mortbuliĝis en 769 en Northumbria.)
- Offa (reĝo 757-796)
- Ecgfrith (filo de Offa, reĝo 796, la unua anglosaksa reĝo kronita per kristana rito)
- Coenwulf (reĝo 796-821)
- Cynehelm (filo de Coenwulf, kunreĝo ĉ.798-812)
- Ceolwulf la 1-a (frato de Coenwulf, reĝo 821-823, kiam li estis detronigata)
- Beornwulf (reĝo 823-825 aŭ 826)
- Ludeca (826-827)
- Wiglaf (reĝo 827-829 kaj denove 830-839)
- Egbert (reĝo de Wessex. Li regis Mercia de 829 al 830.)
- Wigmund (filo de Wiglaf kaj bofilo de Ceolwulf la 1-a, eble reĝo aŭ kunreĝo 839-840: ne tute certas ke li iam estis reĝo)
- Wigstan (filo de Wigmund, eble reĝo 840: se tio veras, li abdikis)
- Beorhtwulf (reĝo 840-852)
- Burgred (reĝo 852-874, kiam li fuĝis al Romo pro dana invado)
- Ceolfwulf la 2-a (la danoj nomumis lin subreĝo ĉirkaŭ 874. Li mortis ĉirkaŭ 883)
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.