Mengíbar | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
|
| ||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 23620 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 10 041 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 161 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 37° 58′ N, 3° 49′ U (mapo)37.968333333333-3.8088888888889Koordinatoj: 37° 58′ N, 3° 49′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 323 m [+] | ||
Areo | 62,35 km² (6 235 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Mengíbar [+] | |||
Mengíbar [menĤIbar] estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio.
Priskribo
La areo de la municipo estas 62,34 km2 kie loĝas 9 941 geloĝantoj (2019), do loĝdenso estas 159,06 loĝ./km2.
Mengíbar situas sur la nordo de la komarko Metropola Areo de Ĥaeno en la okcidento de la provinco, en areo inter Ĥaeno, Linares kaj Bailén. Estas sur 323 m de altitudo, en tipa pejzaĝo de olivarbaroj je 21 km de la provinca ĉefurbo Ĥaeno kaj je 323 km de la ŝtata ĉefurbo Madrido.
Vidindaĵoj
- Turo de Mengíbar.
- Arko de Jano Augusto, kiu markis al limon inter la romiaj provincoj Baetica kaj Cartaginense.
- Domo de la Inkvizicio.
- Elektrocentralo: verko de Antonio Palacios, unu el malmultaj montroj de industria arkitekturo de tiu arkitekto galega. La instalaĵo estis inaŭgurita de Alfonso la 13-a.
- Preĝejo de Sankta Petro.
- Ruinoj de la antikva urbo Iliturgi, unua ibera kaj poste romia.
- Palaco de Mengíbar.
Vidu ankaŭ
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.