Menarĥo - de la greka μήν mēn "monato" ἀρχή arkhē "komenco" estas la unua menstrua ciklo aŭ sangelfluo dum pubereco. De socia kaj medicina vidpunkto oni konsideras tion la plej grava evento de ina pubereco, ĉar ĝi signalas la eblecon de fekundeco.
En sociologio, tiu fenomeno esta studita el konduta vidpunkto, en la konsidero ke el tiu momento, inoj povas gravediĝi kaj patriniĝi, kio kondukas al aliaj sociaj eventoj.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.