Sugestio (latine: suggero - subŝovi, suflori) estas cediga efikado aŭ influado de pensoj aŭ ideoj, al kiu persono nevole cedas. Oni povas cedi al ideo, imago, deziro aŭ opinio de aliulo aŭ de si mem.

Memsugestio

Se sugestio estas kaŭzita de propra ideo (elpensaĵo, opinio, deziro,...) - temas pri memsugestio (greke: autos - mem), kiu povas, sed ne devas, esti konscia. Nekonscia memsugestio povas kaŭzi mensan malsanon.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Fonto

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Sugesce en la ĉeĥa Vikipedio.


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.