Memoirs of a Geisha
filmo
Originala titolo Memoirs of a Geisha
Originala lingvo angla lingvo  japana lingvo
Kina aperdato 29 nov. 2005, 19 jan. 2006, 9 dec. 2005, 10 dec. 2005, 16 dec. 2005, 2005
Ĝenro filma dramo, amafera filmo, filmo bazita de literatura verko
Kameraado Dion Beebe
Reĝisoro(j) Rob Marshall
Produktisto(j) Steven Spielberg  Gary Barber  Roger Birnbaum  Douglas Wick  Lucy Fisher
Scenaro Robin Swicord  Arthur Golden  Doug Wright  Akiva Goldsman  Ronald Bass
Filmita en San-Francisko  Japanio
Loko de rakonto Kioto
Muziko de John Williams
Rolantoj Zhang Ziyi  Ken Watanabe  Kōji Yakusho  Suzuka Ohgo  Gong Li  Michelle Yeoh  Kaori Momoi  Tsai Chin  Cary-Hiroyuki Tagawa  Ted Levine  Paul Adelstein  Karl Yune  Nobu Matsuhisa  Mako Iwamatsu  Randall Duk Kim  Samantha Futerman  Togo Igawa  Youki Kudoh  Elizabeth Sung  Eugenia Yuan  Kenneth Tsang  Navia Nguyen  Zoe Weizenbaum  Yōko Narahashi  Diane Mizota  Takayo Fischer  Shizuko Hoshi  Tohoru Masamune  Minae Noji  Masakazu Yoshizawa  Julia Ling  Cathy Shim  Sophie Oda
Produktinta firmao Spyglass Media Group 
Amblin Entertainment 
Red Wagon Entertainment
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Kinematografio Akademia Premio por la Plej Bona Konstumfasonado Akademia Premio por la Plej Bona Ensceniga Fasonado National Board of Review: Top Ten Films
IMDb

Memoirs of a Geisha ("Memoraĵoj de Gejŝo") estas usona filmo de Rob Marshall, aperinta en 2005. Ĝi estas adaptita de la usona romano Geisha de Arthur Golden.

Rakonto

Juna kamparanino, Chiyo, kaj ŝia fratino, Satsu, estas venditaj de sia patro al estrino de gejŝo-domo (okiya). Ambaŭ fratinoj estas apartigitaj kaj Chiyo alfrontas la severecon de la domestrino kaj la malfacilaĵojn de la vivo de estonta gejŝo. Ŝi ankaŭ devas alfronti la ĵaluzan sintenon de Hatsumomo, stela gejŝo de la domo, kiu per ruzaĵo sukcesas subigi ŝin al rango de servistino.

Chiyo perdis ĉian esperon en la estonteco, kiam, dum hazarda renkonto, ŝi estas logita de la bonkoreco de viro, prezidento de elektra firmao, al kiu ŝi enamiĝas. Ŝi tiam decidas fari ĉion por altiri lian atenton. Tute oportune, alia gejŝo, Mameha, prenas ŝin sub sia protekto por instrui al ŝi la rudimentojn de la metio. Dank'al Mameha kaj al sia determino, ŝi baldaŭ fariĝas fama kaj admirata gejŝo sub nova nomo Sayuri.

Tamen la sukceso ne proksimigas ŝin al tiu, kiun ŝi sekrete amas, ĉar gejŝo ne plu rajtas ami. Cetere, Nobu, la intima amiko de la prezidento, interesiĝas al Sayuri kaj intermetiĝas inter ili. Necesos, ke alvenu la japana malvenko en la dua mondmilito, signante la finon de jarcentaj tradicioj, por ke Sayuri kaj la prezidento povu finfine kuniĝi.

Teĥnikaĵoj

  • Titolo: Memoirs of a Geisha
  • Reĝisoro: Rob Marshall
  • Scenaro: Robin Swicord, adaptita de la romano Geisha de Arthur Golden
  • Produktado: Lucy Fisher, Steven Spielberg, Douglas Wick, John DeLuca, Gary Barber, Roger Birnbaum, Bobby Cohen kaj Patricia Whitcher
  • Produktaj firmaoj: Columbia Pictures, DreamWorks SKG kaj Amblin Entertainment
  • Buĝeto: 85 milionoj da dolaroj
  • Muziko: John Williams
  • Foto: Dion Beebe
  • Muntado: Pietro Scalia
  • Dekoroj: John Myhre
  • Kostumoj: Colleen Atwood
  • Deven-lando: États-Unis
  • Formato: Kolora - 2,35:1 - DTS / Dolby Cifereca / SDDS - 35 mm
  • Ĝenro: Dramo, romanco
  • Daŭro: 145 minutoj
  • Aperdatoj:

Rolularo

  • Zhang Ziyi: Chiyo, poste Sayuri
  • Suzuka Ohgo: Juna Chiyo
  • Gong Li: Hatsumomo, rivalo
  • Michelle Yeoh: Mameha, protektanta gejŝo
  • Ken Watanabe: Prezidento
  • Kôji Yakusho: Nobu, asociulo de Prezidento
  • Kaori Momoi: O-Kami
  • Youki Kudoh: O-Kabo aŭ Pumpkin, fratino de Hatsumomo
  • Kenneth Tsang: Generalo Chang
  • Paul Adelstein: Leŭtenanto Hutchins
  • Togo Igawa: Tanaka
  • Mako: Sakamoto
  • Samantha Futerman: Satsu, fratino de Chiyo
  • Elizabeth Sung: edzino de Sakamoto
  • Thomas Ikeda: S-ro Bekku
  • Randall Duk Kim: Doktoro Crabe

Internaj ligiloj

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.