Maskla kaj ina longbekaj kurloj, Numenius americanus, dum la pariĝa ceremonio.

Pariĝado estas la periodo de la rilato de paro kiu antaŭas ties fianĉiĝo kaj geedzeco, aŭ oni certigas la rilaton. Tio validas kaj por homoj kaj por bestoj, kompreneble per diversaj karakteroj. Tiele tiu afero koncernas diversajn sciencojn kiaj zoologio, biologio, etologio, antropologio, psikologio ktp.

Ampleksoampleksumo (el la latina amplexus, signife "brakumi") estas tipo de pariĝada kutimo montrata de kelkaj ekstere fekudiĝantaj specioj (ĉefe amfibioj kaj hufokraboj aŭ Limuledoj) en kiu masklo alprenas inon per siaj antaŭaj kruroj kiel parto de la pariĝada procezo, kaj samtempe aŭ kun ioma prokrasto, li fekundas la inajn ovojn ĉar ili estis liberigitaj el la korpo.


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.